flati
*flat/i (tr)
- Per troaj aŭ falsaj laŭdoj peni plaĉi al iu, logi iun, akiri ies favoron: se vi volas filinon, flatu la patrinon (Z); batu malbonulon, li vin flatos (Z); ha, krokodilo, kiu flatas la homojn por ilin sufoki! (Z); por kio do mi flatus al malriĉaj? (Z); kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu (Z); flatate gardu vian saĝon (K); (abs) ne pensu, ke mi flatas (Z); (f) tiu portreto flatas ŝin.
- Afable indulgi, por stimuli, fervorigi: tiaj interrilatoj flatis lian ambicion (Z); mi estis tre flatita de la favora akcepto, kiun vi faris al mi (Z); ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? (Z); (abs) tempo batas, tempo flatas (Z).
favori, komplezi.
- (refleksive) Havi iluzion pri: mi ne flatas min, ke mia koro estas sama, kiel tiu (B); eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj? (Z).
flata
Tia, ke ĝi flatas: flataj vortoj; flata bildo (Z) (en spegulo); rolo tre flata, sed tre ŝarĝa (Z). flato
Io, per kio oni flatas: komenci per flato kaj fini per baton; esperis flaton, ricevis baton (Z); por ies flato (Z). flatado
Agado de flatanto: el la popolamasa polvo li per flatado levis sin ĝis la stato de favorato (Z). flataĵo
Vortoj, per kiuj oni flatas: meti ŝin en tian staton, ke ŝi plu neniam plaĉu al la dirantoj de flataĵoj (Z); li diradis al tiu aŭ alia ĉarma infano kelkajn rapidajn flataĵojn (Z). flatema
Inklina al flatado. flatisto, flatulo
Persono flatema. ĉirkaŭflatadi
Superŝuti iun per flataĵoj. elflati, perflati
Akiri per flatado.
Esprimoj:
mi estis tre flatita de la favora akcepto, kiun vi faris al miZ
Kelkaj kunmetaĵoj:
elflati, flata, flatado, flataĵo, flatema, flatisto, flato, flatulo, perflati, ĉirkaŭflatadi
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj laŭdoj
esti agrabla
laŭdi
indulgi
favori
komplezi
Rilatitaj vortoj:
Iel rilatitaj:
agrablx
favorx
indulgx
komplezx
laŭdx
logx
plaĉx