brui

(ntr)
  1. Aŭdigi diversajn fortajn sonojn, sen harmonio: bruas la vento tra la arboj, la ondoj de la maro; Varsovio ĝojis, bruis, brilis (Z); bruas militkrioj tra la mondo; la brul· alarmaj sonoriloj komencas brui (Z); ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas (Z); senĉese bruanta akva muelejo (Z); ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj (Z); kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo? (Z).
    eksplodi, grinci, klaki, knali, knari, kraki, muĝi, plaŭdi, sibli, sonori, susuri, tinti, tondri, tumulti, zumi.
  1. (f) Abunde k laŭte paroli pri io, por atentigi la publikon: oni multe bruas pri lia nova romano; se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero (Z); per paroloj li bruas, tutan urbon detruas (Z).
    fanfaroni, reklami, tamburi.
  • bruo
    1. Miksaĵo de senharmoniaj sonoj: ne faru tian bruon!; kun bruo oni malfermis la pordegon (Z); bruo de amaso estas sur la montoj (X); per la bruo de ĝia falo Mi tremigos la naciojn (X); metala, plaŭda, raspa bruo; rompobruo, eksplodbruo, paŝbruo.
    1. [MEDICINO] ĉiu el la aŭdeblaj simptomoj ĉe aŭskultado: bruo de plaŭdeto, de ondo (ĉe abdomeno); frotbruo, bruo de nova ledo (ĉe pleŭro); bruo de blovilo, de lika poto, de klapo, krakbruo (ĉe pulmo).
    1. (f) parolmulto pri io nova aŭ sensacia: multe da bruo por nenio; pli da bruo ol da faro (z); ju pli da bruo (reklamo), des malpli da ĝuo (z); plej granda bruo k ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute senfundamentan, aŭ jam mortintan (z).
    1. [ FIZIKO] stokastika variado de mezurvaloro, kaŭzata de ekstera influo.
    1. [ELEKTRO] Nedezirataj ŝanĝiĝoj de elektra tensio ks, miksitaj kun la dezirata signalo: blanka bruo (bruo, egale distribuita en ĉiuj frekvencoj).
  • brua
    1. Produktanta bruon: brua kunveno (B); brua vento (Z).
    1. (f) Sensacia, altiranta la atenton: brua sukceso (Z); fari bruon reklamon.
  • bruado
    Ago brui: kia bruado k mastrumado estas tie en la monteto de elfoj! (Z).
  • bruanto
    [LINGVOSCIENCO] Kontoido, konsistanta el aer· vibradoj de senregula periodeco (en E. plozivoj, afrikatoj k frikativoj).
    sonanto.
  • bruegi
    Fari grandan bruon.
    frakaso, muĝo, hurlo.
  • bruema
    Kaŭzanta multan bruon, brue malkvietiga: en ornamo de publikulino, bruema k vagema (X).
  • brueti
    Fari malgrandan bruon: bruetis la musoj en la ĉambro; pelos ilin brueto de falanta folio (X).
  • ekbrui
    Fari subitan bruon: ekbruis la fermata pordo, flugilo de cigno (Z); la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis (X); kiam ili eniris, la tuta loĝantaro ekbruis pri ili (X).
  • malbrua
    Ne kaŭzanta bruon: malbrua radaro (Z), tajpmaŝino.
  • senbrua
    Ne faranta bruon: iri per senbruaj paŝoj.
    silenta.
  • superbrui
    Kovri per pli granda bruo: la laŭtega muziko superbruis lian krion (Z).
  • fonbruo (Z)
    Bruo en aparato por sendi aŭ ricevi signalojn, kaŭzita de diversaspecaj elektraj maŝinoj k aparatoj: fonbrua filtrilo.
    brui

    brui


    Bruo de "lika" poto.Bruo metala, plaŭda, raspa, infera.Eksplodbruo.Fonbruo (fonbrua filtrilo).Frakaso.Glugli (akvo eliranta el botelo).Grinci (ŝlosilo en seruro).Hurlo.Klaki (vipo).Knali (krevanta balono).Knari (pordo, rado, neĝo sub paŝoj.La laŭtega muziko Lirli (rojo).Malbrua tajpmaŝino.Mallaŭta (softa).Mi silentos ĝis oni ne plu bruos.Multe da bruo por nenio.Muĝo.Paŝobruo.Plaŭdi (ondoj).Pli da bruo ol da faro.Sibli (serpento, kuglo).Soni (monero).Sonori (kristala glaso).Stridi.superbruis lian krion.Ŝriki.Ŝuŝi.Tinti (glasoj).Tondra krako).Tumulti (popolo). eĥo
    bleki

    Iel rilatitaj:

    FIZIKO aerx alarmx aŭdx bac! blekx borborigmx dampx eksplodx eĥx fanfaronx frakasx fulmx grincx harmonix hurlx klakx knalx knarx krakx krix laŭtx maŝinx metalx muzikx muĝx plaŭdx reklamx siblx signalx silenx sonorx sonx stokastx susurx tamburx tintx tondrx tumultx vibrx zumx