honti

*hont/i (tr)

Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ks: estis nudaj la homo kaj lia edzino kaj ili ne hontis (X); honti je, pro mensogo; li hontis pri sia malvenko (Z); honti antaŭ iu; ĉu vi ne hontas peti almozojn? (Z); ŝi hontis, ke ŝi havas kiel patrinon tian almozulan virinon; eble ŝi hontis siajn larmojn (Z); kiu hontas nenion, ne timas Dion (Z); laŭtaj ĝemoj, ne hontantaj la okulojn de homoj (Z).
  • honto
    1. Sento de hontanto: ruĝiĝi de honto (Z); pro honto (B); eksenti la honton petadi; la vizaĝo de M. ekflamis per honto kaj indigno (Z); esprimo de premanta honto (Z); kie timo, tie honto (Z); granda senharaĵo, kiun li pro malvera honto kaŝis (Z).
    1. Io, pri kio oni devas aŭ devus honti: estas simple honto rakonti pri li (Z); lia honto ne elviŝiĝas (X); li estas la honto de sia familio; mi ne transvivos tiun ĉi honton; tia respondo estas vera honto!; [BIBLIO] malkovriĝos via nudaĵo kaj montriĝos via honto (X).
      malhonoro, malgloro, makulo.
  • honta
    1. Hontoplena: honta mieno.
    1. (ark.) Rilata al seksorganoj: ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton (X).
  • hontema
    Facile kaj plej ofte senkaŭze hontanta: tiu timema kaj hontema knabino ruĝiĝas antaŭ ĉiu nekonata persono.
    pudoro.
  • hontigi
    Fari, ke iu hontu: kunulo de malĉastulinoj hontigas sian patron (X); inter la garboj lasu ŝin kolekti kaj ne hontigu ŝin (X); mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael (X); ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata (X); ĉe tiu profunde hontiga penso (Z).
  • hontinda
    Tia, ke oni devas honti pri tio: hontinda filo (Z); hontinda riproĉo (X); li fariĝis hontindaĵo por siaj najbaroj (X); ili vidos vian hontindaĵon (X) (hontan parton).
  • senhonta
    (ĝenerale pj) Ne facile sentanta honton, aŭ ne montranta ĝin: senhonta virino, vizaĝo; senhonte mensogi.
  • senhonteco
    (ĝenerale pj) Eco de tiu, kiu ne sentas aŭ montras honton: konvinki ilin pri la senhonteco de ilia filino (Z).
  • senhontulo
    (ĝenerale pj) Homo, kiu ne sentas aŭ ne montras honton: mi ne sukcesos elmontri la kulpecon de mia senhontulino? (Z).
    cinika, impertinenta.
  • sekshonto
    Pudoro.

    honti


    ĝeni.hontindajo.makulo.malgloro.
    humila.

    Iel rilatitaj:

    admonx almozx cinikx humilx