vergo

*verg/o

  1. [BOTANIKO] Longa, maldika, rekta kaj fleksebla branĉo, kreskinta el la trunko de arbo aŭ detranĉita de ĝi: betula, salika (Z) vergo; vergo por fiŝhokado; garbejoj plektitaj el vergoj (B); sorĉa vergo.
    branĉeto, markoto, ŝoso, bastono.
  1. Punrimedo, konsistanta el vergo aŭ el pluraj kunligitaj vergoj: ili tute meritis la vergon (Z); vergo doloras, sed saĝon ellaboras (Z); viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero (X); kondamni al vergoj sub la malhonora kolono (Z); la polico tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi (Z).
  1. Maldika stango, plej ofte metala: vergo por kurtenoj; fera (B), latuna vergo; la vergo de piŝto.
  1. (f) Peniso: disŝprucigante ĉuron el la streĉitaj vergoj [...] (W).
  • vergi (tr)
    Frapi per vergo(j) ies korpoparton: oni diras, ke mi ĝin vergis, tio ĉi estas kalumnio! (Z); min vi ne havas la rajton vergi! (Z); mi nur iomfoje vin vergos (U).
    skurĝi.
  • orvergo
    1. [BOTANIKO] (ss) Eŭropa solidago, orvergo-solidago.
    1. [BOTANIKO] (vs) Solidago.

    vergo


    Iel rilatitaj:

    admonx bastonx brosx ĉurx