itinero

itiner/o

  1. Tutaĵo de la irotaj vojoj inter la deirpunkto kaj la celo de vojaĝo, veturo ktp: Scott kaj Amundsen atingis la sudan poluson per malsamaj itineroj; la flugitineroj tra la norda Atlantiko; starigi la itineron de turisma rondveturado.
  1. [GEODEZIO] Prezento grafika de la distancoj kaj direktoj, trairitaj de esploristo aŭ termezuristo.
  1. [FERVOJO] Sinsekvo de trakoj kaj trakforkoj en stacio aŭ disforkejo, por regulaj trajnaj aŭ manovraj veturoj: prioritata itinero, permanenta itinero, manovra itinero.

itinero


Iel rilatitaj:

vojx