* akso

  1. [teknikoj] Mekanikaĵo stangoforma (ofte cilindra), ĉirkaŭ kiu turniĝas pecoj de maŝino, aŭ kiu turnas tiujn pecojn: akso de rado, de pulio; koplita, libera akso.
    ŝafto.
  1. [botaniko] Pedunklo de infloresko aŭ de infruktesko: akso portas florojn, fruktojn, spiketojn aŭ pedunkletojn.
  1. a) [matematiko] Rekto, rilate al kiu figuro estas simetria: akso de elipso, de hiperbolo, de cilindro; akso de vojo.

b) [matematiko] Rekto, laŭ kiu estas determinita koordinato de punkto: koordinata akso; aksokruco; triaksa koordinataro. [VIDU] absciso, ordinato, kartezia.
  1. [astronomio] Imaga rekta linio, ĉirkaŭ kiu rotacias astro: la akso de la planedo Tero estas klinita sur la ebeno de la ekliptiko.
  1. [botaniko] [geologio] Imaga rekta linio, kiu trairas la centron de objekto k rilate al kiu ties partoj estas simetrie aranĝitaj: akso de kristalo, de tigo, de infloresko; ĉefakso, kromakso de kristalo.
  1. (f) Centra, plej grava organo en organizo: tiu komitato estis la vera akso de la societo.
  1. (f) Politika alianco: la akso Berlino-Romo-Tokio en 1942.

  • radakso
    [FERVOJO] Kompleto el cilindroforma ŝtalstango kun du radoj fiksitaj en distanco inter si laŭ la ŝpuro: ŝpurŝanĝebla radakso; radakslagro; radakspivoto; radaksŝafto.
  • optika akso
    [fiziko] Rekta linio, kiu pasas tra la okulo k falas orte al surfaco, aŭ tra la lensocentroj de optika sistemo.
  • aksa
    Rilata al akso: aksa prilumado de strato.
  • aksingo
    Nabo.
  • aksumi (ntr)
    Rotacii ĉirkaŭ akso.
  • aksoido
    [anatomio] Aksiso.
  • cilindrakso = aksono.


  • Iel rilatitaj:

    Kartezix abscisx aksisx aksonx aliancx centrx cilindrx ekliptikx elipsx hiperbolx nabx ordinatx ostx pulix radx simetrix stangx vojx