referenco

referenc/o (3)

  1. Indiko, pli-malpli preciza, de loko en libro, kie informoj, klarigoj aŭ pruvoj povas esti trovataj (ekz.: Gen. 2 [AGRIKULTURO] ,2. aŭ: O.V. p.335, lin.11).
  1. Atesto, donita de pli-malpli aŭtoritata persono, por rekomendi kandidaton al posteno, servado ks.
  1. [KOMPUTIKO] Dateno aŭ variablo, kies valoro estas la adreso de alia dateno aŭ variablo: referenco al referenco al tabelo de signoj. SIN. montrilo.
  1. Objekto, fizika propreco, valoro ks, uzata kiel la bazo por kompara mezuro aŭ normigado.
  • referenci (tr)
    1. Indiki al leganto, kie li povus trovi la originalan tekston: mi povus referenci preskaŭ ĉiun paĝon de la Kapitalo.
      aludi.
    1. (pp mezuro) Rilatigi al difinita bazo aŭ nulnivelo.
  • referenca
    Rilata al referencoj: referenca libro (kiun oni ne tralegas, sed nur konsultas); referenca biblioteko (de kiu oni ne povas prunte elporti la librojn).
  • referencilo
    ĉiu el la signoj, per kiuj oni referencas ( [TEKSINDUSTRIO] , *, ¹ ).
  • krucreferenco
    Referenco al aliaj lokoj en la sama libro: biblio kun marĝenaj krucreferencoj.

    referencx


    Iel rilatitaj:

    asteriskx verkx