majstro

*majstr/o

  1. En la iamaj korporacioj, tiu, kiu pruvis sian sperton per tiucela ellaboritaĵo, estis akceptita de la aliaj korporaciestroj kiel egalulo, kaj rajtis dungi submajstrojn kaj metilernantojn: koniĝas majstro laŭ sia verko (Z); la masona majstro (Z); ĉi tie li trovis germanan majstron, kiu donis al li laboron (Z); la majstroj-kantistoj (fama germana gildo); (f) li estas majstro en aferoj de koloroj (Z) (tre sperta); trovi en iu sian majstron; konfesi iun sia majstro (rekoni ties superecon).
  1. Korporacie aŭ leĝe konfirmita specialisto: majstro-pafisto majstro-botisto; majstro-piloto.
  1. Respekta titolo donata de disĉiploj al ilia instruanto: la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj disĉiplon (X); ĵuri per la parolo de la majstro; (abs) la Majstro.
  1. Granda artisto (precipe pp pentristoj): muzika majstro; la malnovaj majstroj (pentristoj inter la 13a kaj 17a jc); la majstro de (formulo, per kiu oni montras al anonima pentristo, aldonante la nomon de urbo aŭ de pentraĵo).
  1. Titolo de diversaj religiaj universitataj aŭ honoraj oficoj: la majstro de la ceremonioj; la granda majstro de la Universitato, de la Malta Ordeno, de la Templanoj.
  1. La plej alta el la tri framasonaj rangoj en la ordinaraj loĝioj: (f) la Majstro de l' mondo (Dio).
  • majstra
    Inda je majstro: majstra verko; (ironie) majstra prediko, ĝis nun! (Z); majstre ĉizita ligno (Z).
  • majstri
    1. (ntr) Esti eminenta pri io: li majstras en elokventeco.
    1. (tr) Primajstri.
  • majstraĵo
    Objekto, en kiu la elfarinto pruvis sian majstrecon: majstraĵo de [...] bongusto (Z).
  • majstreco
    Titolo, kvalito de majstro.
  • majstreca
    Inda je majstreco: tridekkelk jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo (Z).
  • majstriĝi
    Iĝi majstro.
  • majstrino
    Virino, kiu majstras: la dancistino asertis, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino (Z).
  • majstroverko
    Vd verko.
  • primajstri (tr)
    Uzi, kiel majstro: la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete (Z); li primajstras la poezian lingvon.
  • *submajstro
    1. Laboristo, kiu faris sian lernotempon, kaj por plispertiĝi migris ordinare tra la tuta lando, aŭ eĉ fremdlande: ŝuista submajstro (Z); fari sian submajstran vojaĝon (Z).
      laborestro, submastro.
    1. La meza el la tri framasonaj rangoj.
  • skermomajstro
    Vd skermi.

    majstro


    Iel rilatitaj:

    adeptx aŭtorx doktorx loĝx verkx