opero

oper/o (1)

Muzika teatraĵo, konsistanta el recitativoj, kantoj akompanataj de orkestro kaj kelkafoje baletoj: la operoj de Mozarto; granda opero (sen parolataj dialogoj); komika opero (kun parolataj dialogoj); farsa opero (kun komedia temo).
  • opera
    Rilata al opero: opera trupo (B).
  • operejo
    Teatro, kie oni prezentas operojn (operdomo).
  • opereto
    Mallonga komika opero.
    muzikalo, vodevilo.

    operx


    Iel rilatitaj:

    arix teatrx verkx