efekto

efekt/o (3)

Forta impreso farita sur la psikon, precipe de belarta verko, spektaklo s: ili eĉ mem ne esperis doni ion pretan k taŭgan, sed ili volas nur fari efekton (Z); la komercistido ekpensis: mi iros en la urbon, por rakontigi al mi, kian efekton ĉio faris (Z); kia granda efekto ĝi estus! (Z); aspiri sensacian efekton (Z); la ĉefa efekto de la spektaklo estis la trapezistaj akrobataĵoj.
RIM. Evitinda estas la uzo de 'efekto' en la signifo ' fenomeno'. [VIDU] efiko.
  • efekta
    Faranta konsiderindan efekton: grandefekta revuo, opereto; efekta statuo de la baroka epoko.
  • efekti (ntr)
    Fari efekton: la dekoracioj efektas malĝuste; ili ne esperas atingi praktikan celon, ili volas nur efektadi.
    impresi, sensacii, furori.
  • kolorefekto
    [BELARTOJ] Efekto, rezultanta de la mikso k uzo de koloroj.
  • ludefekto
    [SPEKTAKLO] Efekto farita de aktoro per sia mimiko, siaj gestoj aŭ movoj.
  • lumefektoj
    Efektoj, ricevitaj de la aranĝo, intenso- aŭ kolor-ŝanĝoj de la lumĵetiloj, en teatro, parko ks.
  • sonefektoj
    Artefaritaj bruoj, kiujn oni produktas en radio- aŭ film-ludejo, por imiti la naturajn.

    efekto

    Esprimoj:

    aspiri sensacian efektonZ
    efekta statuo de la baroka epoko.
    grandefekta frazo, titolo, revuo, opereto
    ili ne esperas atingi praktikan celon, sed volas nur fari efekton
    kia granda efekto ĝi estus!Z
    la dekoracioj efektas malĝuste
    la ĉefa efekto de la spektaklo estis la trapezistaj akrobataĵoj.
    lumefektoj en pentraĵo
    tiu parolado faris eksterordinaran efekton ĉe la aŭskultantoj

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    efekta, efekti, kolorefekto, ludefekto, lumefektoj, sonefektoj

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    forta impreso farita sur la koron aŭ spiriton, precipe de belarta verko, spektaklo, kc.
    drasta
    efiko
    furoro

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    aktorx drastx efikx fenomenx furorx impresx spektaklx verkx