perlo

*perl/o

  1. [ZOOLOGIO] Brila blanka globo el perlamoto, estiĝanta en la mantelo de kelkaj sp-oj de duvalvperluloj, precipe en pinktadoj, ĉirkaŭ enpenetrinta fremda korpeto, aŭ sablero aŭ parazito; ĝi estas uzata kiel juvelo: fajna perlo (natura, la plej valora); kultiva perlo (kultivperlo); falsa perlo (el vitro ks, iel similanta la fajnajn); koliero de perloj; (analoge) la perloj de la roso; la tonoj de la violono, ruliĝante kiel perloj (Z).
    gemo, oriento.
  1. (f) Perfekta objekto aŭ persono: tia edzo estas vera perlo (B); Sorö, vi perlo de la poezio! (Z); la plej valoraj perloj el tiu granda perlovico estas nomataj Parizo, Londono, Vieno, Napolo (Z); paralele kun grandaj perloj de filozofio kaj etiko, tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj (Z).
    trezoro.
  1. = bido: sukcenaj perloj (Z).
  • perla
    Simila al perlo aŭ pro la brileco aŭ pro la koloro aŭ pro la formo: perla roso (B); perlaj dentetoj de bebo; perla ĉielo.
  • perli (ntr)
    Eligi sub formo de perlo: la ŝvito perlis sur lia fronto; el ŝiaj okuloj perlas malrapide larmoj.
  • perligi
    Fari, ke io alprenu la formon de perlo: perligi sukeron; perligita hordeo.
  • perloĉasi, perlofiŝi
    Serĉi en la maro perlostrojn kaj ilin dekroĉi de la fundo: japanaj perlofiŝistinoj.
  • kultivperlo
    Arte estigita perlo, kiun oni ricevas, greftante en la mantelon de kelkaj sp-oj de duvalvuloj pecon el la ekstera mukozo, entenantan malgrandan globeton el perlamoto.

    perlo


    Iel rilatitaj:

    alburnx arĝentx fiŝx verkx