tragedio

*tragedi/o

  1. [SPEKTAKLO] Teatra verko, submetita al la regulo de la tri unuecoj (temo, tempo kaj loko), kun altrangaj herooj kaj malfeliĉa elnodiĝo: la tragedioj de Eŭripido, de Seneko, de Kornelio, de Racino; Ifigenio en Taŭrido estas tragedio de Goeto.
    dramo, melodramo. [VIDU] tragediverkisto.
  1. (f) Terure malfeliĉa okazaĵo: familia tragedio (B); la terura tragedio de la mondmilito.
  • tragedia
    1. Rilata al tragedio: tragedia aŭtoro; tragedia ironio (uzo de vortoj, havantaj profetan sencon por la spektantoj, ne suspektatan de la herooj mem).
    1. (f, io) Terure malfeliĉa: tragedia morto; vere tragediaj estis la lastaj momentoj de (Z).
  • tragediisto
    Aktoro, ludanta kutime en tragedioj.

    tragedix


    Iel rilatitaj:

    Antigonx aktorx herox teatrx verkx