tra

*tra


I- Prepozicio signifanta:
  1. ke movo komenciĝas ĉe unu ekstremo kaj atingas la alian: malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato (Z); iri tra koridoro (Z); vojaĝi ŝipe tra Rejno de Majenco ĝis Kolonjo; li vagas tra senmovaj sablaj dezertoj (Z); tra la ventego la voĉo ne aŭdiĝas (Z);
  1. ke movo, komenciĝinte antaŭ iu loko pasas en tiun lokon kaj daŭras pluen: pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro (Z); mi vidis tra la fenestro fraŭlinon M. (Z); tra unu orelo ĝi eniras, tra la dua ĝi eliras (Z); mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo (Z); tra la fenestro la vaporo iras sur la korton (Z); en ĉia okazo la vojo al tiu ellaborota lingvo nepre devas konduki tra E (Z); la suno brilis sur lin tra inter la branĉoj (Z).

RIM. 1 Se oni volas nepre precizigi, ke la movo iras pli malproksimen ol la koncernata objekto, oni povas uzi la akuzon: la luno lumis tra la mantelon (Z); ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron (Z);
  1. ke la ago daŭras la tutan tempon ekde la komenco: la koko krias tra la tuta nokto (Z); vin mi petas, volu resti tra kelka tempo en palaco nia (Z); la alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris (Z); SIN. dum.
  • II- Kombinebla morfemo kun la senco 2 de la prep.:
  • trae
    De unu flanko ĝis alia: tranĉi homon trae per unu frapo de glavo; trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon de tio, kion oni diris al mi! (Z).
  • traigi
    Fari, ke io iru trae de io: traigi sian glavon tra ies brusto; traigi fadenon tra la tolo.
    tredi.
  • III- Pref. signifanta:
    1. De komenca ĝis fina loko: trahaki, trairi, trakuri, tralasi, trapasi, tratranĉi, traveturi; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo (Z); traflugis anĝelo preter orelo (Z); larmoj trafluis sur lia vizaĝo; trarigardi muzeon; atentan tralegon mi rekomendas al ĉiu (Z).
    1. De komenca ĝis fina momento: ili tradormis tie la nokton (Z); trababili la lecionhoron; tradanci la nokton; tranokti en iu loko; tralabori la tagon; ĉiu tago, vane trasonĝita (Z); travintri (Z); travivi (Z); trasurporti mizeron (Z).
    1. De komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene: trabruli (forbruli); li tradandis (fordandis) en la vojo la monon (Z); tradiboĉi (fordiboĉi) ĉion ĝis lasta ĉemizo (Z); mi estas trafrostita (elfrostita); jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos (Z) (formanĝos); lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (Z).
      el, III, 2.

    tra


    Iel rilatitaj:

    fenestrx korpx trans