ekrano

ekran/o (8)

  1. Mebleto, uzata por ŝirmi kontraŭ ardo de fajro: proksime de la kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo (Z).
    fendro.
  1. Blanka tuko, aŭ blanka surfaco, sur kiun oni projekcias luman bildon de objektoj: kinematografa ekrano; larĝekrana filmo.
  1. [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Kovrilo aŭ vando, por ŝirmi difinitan spacon kontraŭ difinitaj danĝeraj efikoj: elektra, magneta ekrano.
    ŝirmilo.
  1. [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Lumtralasa plato, ŝmirita per speciala substanco, sur kiun oni projekcias radiojn, por videbligi ilin: lumekrano de Rentgenekranaparato, de katodradia tubo de Braun; fluoreska ekrano (fluoreskiganta sub la X-radioj, la radioj de radioaktivaj substancoj k.s.; uzata i.a. en televida tekniko).
  1. [KOMPUTIKO] Komputila eligilo, kiu vidigas informojn al la uzanto: katodradia, likvakristala ekrano.
    vidigilo.
  • ekrani (tr)
    Prezenti ekranon kontraŭ io.
  • ekranego
    Mebleto el faldeblaj platoj, por sin ŝirmi kontraŭ aerfluo en ĉambro, aŭ por apartigi ian parton de ĉambro.
  • ekranumi (tr)
    Provizi (maŝinon, lampon ktp) per ekrano.
  • eksterekrana
    [FOTOGRAFIO] ĉiu sono aŭ dialogo venanta de punkto ekstera al la vidkampo de la kamerao k de la spektanto.
  • surekranigi.
    Filmigi.

    ekrano

    REVO: [ekrano]
    Adapti romanon al la ekrano.blanka tuko.ekranbloko.fluoreska.koloraj kliŝoj.Larĝekrana filmo.lumbildo, diapozitivo.mebleto.projekcio.ŝirmilo.vidigilo.
    filmo. kino. optiko. tekniko.

    Iel rilatitaj:

    fenestrx filmx kinx optikx teknikx tukx vitrx