baskulo

  1. [teknikoj] Aparato, konsistanta esence el trabo, stango ks, de kiu unu ekstremaĵo leviĝas, kiam oni plipezigas la duan per surmeto de ia maso aŭ per ago de ia forto: baskulfenestro, baskulponto, baskulaŭto, baskulŝaltilo.
  1. [LUDOJ] Longa tabulo metita sur ŝtipo, tiel ke personoj po unu ĉe ĉiu ekstremaĵo povas alterne leviĝi k malleviĝi: baskulludo.
    balancilo.
  1. [TERVETURILO] En eksplodmotoro, levilo servanta por fermi k malfermi la valvojn.
  1. [elektro] [komputiko] [teknikoj] elektronika cirkvito, mekanismo aŭ variablo, ŝaltebla inter du statoj: majuskla baskulo de tajpilo; baskula variablo.
    flago, reĝimklavo.
  • baskuli (ntr)
    Moviĝi tiamaniere.
  • baskuligi
    Movi tiamaniere.
    baskulx

    baskulx


    Iel rilatitaj:

    balancx cirkvitx du elektrx fenestrx levx ludx