(singulare aŭ plurale) kiel determinanto de subst. kun signifo kolektiva (esceptante neniun): ĉiu homo estas mortema; ĉiu vulpo sian voston laŭdas (Z); ĉiuj anoj ĉeestis; ŝi legis ĉiun libron, kiun ŝi povis ricevi (Z); ni ĉiu kunvenis por priparoli la aferon; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj (Z).
(singulare aŭ plurale) samsence kun elipso de la subst.: mi ne volas tiujn aŭ tiujn librojn, mi volas ĉiujn; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la subst. estas 'homo': ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo (Z); mi pli ŝatas lin ol ĉiun alian; ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu (Z); facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras kompreni (Z); li estas sola kontraŭ ĉiuj; ĉiu(j) diras ke [...] .
(nur singulare) por signifi senesceptan dispartigon k montri, ke la persono aŭ afero, pri kiu temas, estas rigardata individue, aparte de la kolektivo, al kiu ĝi apartenas: por ĉiu faro estas horo (Z); ĉiu medalo du flankojn posedas (Z); grandajn oferojn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura (Z); ni devas taksi ĉiun homon laŭ liaj meritoj (Z).
(nur singulare) samsence kiel 3, sed kun elipso de la subst.: al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj (Z); la cikonioj forflugis, ĉiu aparte (Z); (sistemece k konvencie, se la subst. estas 'homo'): ĉiu havas sian propran guston (Z); ĉiuj forkuris, ĉiu al sia tendo (Z); por si, por ĉiuj Di' (Z); ĉiu forĝas sian sorton (Z); mi ne nomos ĉiun el ili aparte (Z).
kiel pref. kun la senco 1 k 3: ĉiufoja, ĉiuhoma, ĉiuspeca, ĉiuhora, ĉiudujara, ĉiudimanĉe, ĉiusemajna, ĉiutaga, ĉiupaŝe, ĉiuokaze ktp.