sola
*sol/a¹
- Ne akompanata, ne estanta kun alia (j): li demandis, kion ŝi faras ne ĉi tute sola (Z); kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola (Z); konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola (Z); mi mortigas la reĝon solan (Z).
izoli, kompanio.
- Ne helpata de alia (j): li tiris sin sola el tiu kriza situacio; mia brako sola sufiĉos; ili petis la permeson naĝi solaj kelkan distancon (Z).
- Unu kaj neniu pli: unu sola guto la glason plenigas (Z); ili (edzinoj) apartenu al vi sola, sed ne al aliaj kun vi (X); li sola estas kulpa (B); se vi la sola, kiu ĉion scias, forlasus nun la mondon [...] (Z); nur Amnon sola mortis (X); la sola penso min tremigas; aktoro en la versoj elpensitaj, en sola imagado de suferoj [...] paliĝis (Z).
- Tia, ke ne ekzistas, aŭ ekzisti ne povas unu alia: tiu estas la sola vojo libera (Z); la plej efika, eble la sola efika rimedo (Z); la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala (Z); mi, sola filo de la mortigito (Z); funebru kiel pro sola filo! (X).
RIM. 1 'sol' estas uzata kiel prefikso, kun la senco 4 en vortoj, kiaj: solinfano (Z), solfilo, solfilino. sole - Ne akompanate aŭ ne helpate de alia (j): malfeliĉo malofte venas sole (Z); baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto E-o, sole aŭ kun aliaj vortoj, klare diferencigas nian lingvon de aliaj (Z).
RIM. 2 En tiu senco oni uzas prefere la adj-an formon. 2 Ne pli ol; neniu, nenio alia ol; escepte de ĉiu alia; = nur (kun kiu Z. uzas ĝin pleonasme): la decido pri lingvaj aferoj apartenas sole al la L.K. (Z); tiu estas la sole ebla natura irado de la aferoj (Z); li venos sole dimanĉe; post malgaja maljuneco sole tero restas (Z); sole dum la lasta jc la loĝantaro de la tero duobliĝis; en la L.I. oni devas obei sole nur la logikon (Z); tiel ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj (Z); la domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda (X).
ekskluzive, pure, simple. solo - Unu sola afero.
- Peso, kiun ludas unu sola artisto: li anoncis, ke la doma instruisto ludos solon sur la fluto (Z).
soleco
Eco de iu, io sola: vivi en plena soleco; la soleco de tiu monta dometo estis korpremanta. soleca - Sentanta la mankon de kompanio, de aliula helpo: korfavoru min, ĉar mi estas soleca kaj mizera (X); en mezo de la granda, svarmanta urbo li sentis sin soleca.
- Donanta la impreson de soleco, pro malproksimeco aŭ pro senenhaveco: la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo (Z); tiaj vesperoj estis longaj kaj solecaj (Z); ho, tiu nokto estu soleca, neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi! (X).
solece
En soleca maniero: li vivas tre solece (Z); tie sur la bordo estis tre solece (Z); preĝejo staris solece sur monteto (Z); solece kaj monotone pasas la tagoj (Z). solecigi
Fari, ke iu, io estu soleca: la urbo estos solecigita kaj forlasita (X). solejo
Loko, kie oni estas sola aŭ soleca. solisto (1)
Artisto, kiu ludas, kantas aŭ dancas solon. solulo
Tiu, kiu vivas sola: mi estas kiel birdo solulo sur tegmento (X). gesolaj
ŝerca epiteto, por signifi la apartiĝon de du geviroj por intima kunestado. solsola
Ununura; tia, ke nepre ne ekzistas alia sama: Alaho estas solsola Dio.
solx
Iel rilatitaj:
akompanx
anakoretx
apartx
arix
citosolx
kun
multx
nur
simplx