la

*la¹

Partikulo (t.n. artikolo), uzata antaŭ substantivo, por montri ĝian antaŭan menciitecon (aŭ ĉar la priparolata persono aŭ objekto estas jam konata de la alparolato, aŭ ĉar oni parolas pri la tuta speco).
  • RIM. 1 Oni ne uzas 'la' antaŭ la propraj nomoj aŭ la titoloj, kies ligitecon kun la propra nomo oni volas esprimi (ekz. Doktoro Zamenhof ), nek antaŭ land- kaj urb-nomoj, se ilin ne antaŭas adjektivo, nek apud 'ambaŭ', 'ĉiuj', 'kies', kiuj jam enhavas ideon de difiniteco. ĝia uzo kun poseda adjektivo estas ankaŭ malkonsilinda (sed Vd RIM. 2). Oni trovas uzon de 'la' antaŭ geografiaj nomoj, precipe kiam ili konsistaas el komuna substantivo kaj karakteriza adjektivo (la Maro Ruĝa; la Rivero Blua; la Monto Blanka) aŭ estas alimaniere karakterizitaj (ŝi ne trovis la Parizon, pri kiu ŝi revis). Male, la estas ofte neuzata en kliŝiĝintaj sintagmoj, kiuj estas traktataj kvazaŭ propraj nomoj: ministro pri (la) eksteraj aferoj, profesoro pri (la) angla lingvo, nova eldono de (la) Plena Ilustrita Vortaro.
    RIM. 2 'la' povas anstataŭi subst-on, determinitan de poseda adjektivo. En tiu kazo ĝi troviĝas antaŭ la poseda adjektivo, ekz: kies libro kuŝas sur la tablo?- la mia (anst. 'mia libro').
    l'.
  • la²
    [MUZIKO] Silabo, kiu montras
    1. en la relativa solfeĝo la sesan tonon super la toniko;
    1. en la absoluta solfeĝo la absolutan tonon A.

    la

    PMEG: [la]


    Ankaŭ vidu:

    artikolo, determini, difinita, konataĵo, partikulo

    Iel rilatitaj:

    artikolx determinx difinx do konx partikulx