inviti

*invit/i (tr)

  1. Afable peti iun, ke li ien venu: inviti iun al balo, al ia amuzo (Z), koncerto, festeno, ceremonio; inviti al danco; inviti amikon, gaston en sian domon; mi invitis vin al mi (Z); anstataŭ sur la tronon min inviti, vi eble min elpelus el la regno (Z); gastoj estis invititaj (Z); li estas invitota (Z).
  1. Afable peti, instigi, ke iu faru: inviti iun fari paroladon; oni invitis lin rakonti siajn vojaĝojn; li invitis ilin manĝi panon (Z); al mi li komisiis, ke mi invitu vin alesti ankaŭ al la prezentado (Z); (f) la bela vetero invitas (logas) al promenado; kvazaŭ bela tapiŝo, kiu invitis sidi (Z).
  • invita
    1. Rilata al invito: invita karto.
    1. Esprimanta inviton: invita gesto, sofo, hejmo.
  • invito
    Ago, vortoj de tiu, kiu invitas: fari, akcepti inviton; mizero faras viziton, ne atendante inviton (Z); invito al valso; 'La invito por vojaĝo' (de Bodlero) (K).
  • invitilo
    1. Formale presita invito.
    1. [KOMPUTIKO] Signo aŭ mesaĝo, montrata surekrane por indiki, ke la programo atendas enigaĵon de la uzanto.
  • invitito
    Persono, kiun oni invitis: afable, malafable akcepti la invititojn.
    gasto.
  • malinviti
    Nuligi antaŭan inviton.

    inviti


    Ĉu estas permesite al mi havi ia kuraĝon inviti vin?.invito.La bela vetero invitas, logas al promenado.afable.peti.
    akcepti. amiko. koni.

    Iel rilatitaj:

    -u Amfitrionx akceptx amikx konx permesx petx tablx venx vokx