trumpeto

*trumpet/o

[MUZIKO] Blovinstrumento kun tasa buŝpeco: kromata, natura trumpeto; metu trumpeton al via buŝo (X); la pastroj sonigu per la trumpetoj (X); ĝi kokokriis tiel laŭte, kiel latuna trumpeto (Z); (f) la trumpetoj de Jeriĥo, de la lasta juĝo. [VIDU] korno, klariono, trombona.
  • trumpeti (tr)
    1. Ludi trumpeton: gardisto, kiu trumpetas per la korno (Z); la gardostaranto trumpetis melankolian melodion (Z); (f) ventoj [...] per giganta trumpeto trumpetas tempeston (G).
    1. Brue disanonci, disfamigi: kuracisto en ruĝa mantelo energie trumpetis pri sia propra lerteco (Z); niaj kontraŭuloj trumpetados al la mondo, ke la Delegacio konsistis el maskitaj E-istoj, kiuj aranĝis komedion (Z).
      tamtami, blufi.
  • distrumpeti (tr)
    Akcenta formo de trumpeti 2: ĉiuj scias tre bone (ĉar tion distrumpetis miaj akuzantoj mem), ke [...] (Z).

    trumpeto


    Iel rilatitaj:

    alarmx avertx blovx buglx bukcenx konx