kompanio

kompani/o (1)

  1. Grupo de personoj, kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon: fondi kompanion; fari kompanion kun iu (Z); Hachette kaj K-io (Kompanio) (Z).
    asocio.
  1. [KOMERCO] Tiu komerca aŭ industria afero mem: akcia kompanio, fervoja, asekura kompanio; trunka kompanio (tiu, kiu posedas la tuton aŭ parton de unu aŭ pluraj jure memstaraj kompanioj); filia kompanio (jure memstara, ekonomie dependa de trunka(j) kompanio(j), kiu(j) posedas la kapitalon).
    societo.
  1. Kunestado, akompanado: esti fraŭlino por kompanio (Z); tute ne estas agrable havi kompanion kun vi (Z); vi volas kompanion, iru en la butiketon (Z); en kompanio eĉ morto faciliĝas (Z); kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio! (Z); ŝi iris en kompanio de du ĉamĉasistoj (Z); mi estas en bona societo, en kompanio kun la Suno! (Z).
  1. Kuniĝo de pluraj personoj, akompanantaro: neniam antaŭe li estis en tia needukita kompanio (Z); vi kondukas ĝin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj (Z); tie ni havas eĉ nian propran kartan kompanion (Z); ĝi ne povas esti alkalkulata al nia kompanio (Z).
  1. [ARMEOJ] Grupo el pluraj plotonoj, subdivido de bataliono, normale komandata de kapitano: komandanto de kompanio.
    roto.
  • kompaniano
    1. Membro de kompanio 2: sinjoro S. kaptis la brakon de sia kompaniano (Z) (temas pri du advokatoj asociiĝintaj); mi estas aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno (Z).
    1. Akompananto: ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li (X).

    kompanix


    Iel rilatitaj:

    akcix asekurx atakx batalionx estx konx salonx