prezidi

*prezid/i (tr)

  1. Konduki en ordo la diskutojn: prezidi en kunsido, en tribunalo, en parlamento (B); prezidi super la debatoj; mi prezidos en la kongreso ne kiel aŭtoro, sed kiel 'la plej kompetenta E-isto' (Z); li lerte prezidis la UN-asembleon (M).
  1. Havi la plej altan oficon en la gvidado de organizaĵo, regno k.a.
  • prezidado
    Agado de tiu, kiu prezidas.
  • prezidanto
    1. Tiu, kiu prezidas en kunveno, kunsido: elekti prezidanton por la laborkunsido; prezidanto de la kongreso; aĝoprezidanto.
    1. Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon kaj administradon de organizaĵo, estraro ks: la prezidantoj de landaj asocioj (Z); la prezidanto de UEA, de la Plenum-Komitato de SAT; la prezidanto de grava firmo.
    1. Respublikestro: la prezidanto de la Germana Federacia Respubliko.
  • prezidantaro
    Prezidanta kolektivo.
  • prezidanteco
    Titolo kaj funkcio de prezidanto.
  • aĝoprezidanto
    Plej aĝa membro de kunveno, rolanta kiel provizora prezidanto.
  • vicprezidanto
    Helpanto kaj eventuala anstataŭanto de prezidanto: se mortas la prezidanto de Usono, la vicprezidanto aŭtomate fariĝas prezidanto.

    prezidi

    REVO: [prezidi]
    Aklami la elekton de nova prezidanto (elektita per aklamo). Honoraprezidanto. La "buroo" konsistas el la prezidanto (esti prezidanto nurpro formo), la vicprezidantoj kaj la sekretarioj de la kvar komisionoj.Nia bedaŭrata prezidanto.Oni balotos la 8-an de --- pri la prezidanteco.Oni elektis lin kiel prezidanton (oni elektis lin prezidanto). Postkiam, post ol la prezidanto, la aĝo-prezidanto, malfermis la kunsidon,oni komencis la tagordon.prezid'anto.prezidento.
    elekti. komisiono. kongreso. organizo.

    Iel rilatitaj:

    -an asesorx aĝx burox elektx komisionx kongresx organizx politikx