repliko

replik/o

  1. Respondo al tio, kion alia asertis aŭ postulis en diskutado: ŝi havas ĉiam pretan replikon; senreplika argumento.
  1. [SPEKTAKLO] Lastaj vortoj de la rolpeco de aktoro, servantaj kiel signalo al alia aktoro, ke tiu ensceniĝu aŭ ekparolu: doni, maltrafi la replikon.
  1. [BELARTOJ] Duplikato, kiun artisto mem faras pri unu sia verko.
  • repliki (tr)
    Fari replikon: ne repliku, obeu.
    rebati.
  • replikado
    [BIOLOGIO] Memkopiado de nuklea acido: DNA-replikado estas duon-konserva, ĉar en la du finaj fadenparoj estas unu fadeno nova kaj unu fadeno malnova.
    transskribado.

    replikx


    Iel rilatitaj:

    kongresx teatrx