komisiono

komision/o (4)

Organo, komisiita esplori ian difinitan demandon aŭ plenumi ian difinitan taskon, kaj ĝuanta larĝan memstarecon en organizaĵo: la komisionoj en Parlamento; komisiono por la interŝanĝo de kultivaj valoroj; enketkomisiono.
  • subkomisiono
    Aro de kelkaj membroj de komisiono, kunvenantaj por prepari la decidojn de la komisiono.

    komisiono


    Esprimoj

    La "buroo" konsistas el la prezidanto, la vicprezidantoj kaj la sekretarioj de la kvar komisionoj.
    La komisiono pri virinaj aferoj de Unuiĝintaj Nacioj.
    Verŝajne ili ĉiuj devos blokope aperi antaŭ esplorkomisiono.
    La III-a Internacio starigis studkomisionon, kies tasko estas raporti antaŭ la proksima internacia Kongreso.
    Misinformi la rekrutkomisionon estas komunum-ofenda ago.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    esplorkomisiono,komisionano, rekrutkomisiono, studkomisiono, subkomisiono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    memstara
    komisio
    kongreso
    organizaĵo
    decido
    komitato
    politiko
    delegacio
    prezidi
    esplori

    Ankaŭ vidu:

    an. komisii. kongreso. organizo. politiko. sociologio.

    Iel rilatitaj:

    -an akademix burox decidx delegacix esplorx komisix komitatx kongresx konsilix konsistx organizx politikx prezidx rekrutx sociologix socix starx studx sub