inaŭguri

inaŭgur/i (tr) (4)

Fari inaŭguron: inaŭguri aerhavenon, ekspozicion; (f) li inaŭguris sian regadon per ĝenerala pardono.
  • inaŭguro
    Ceremonio, per kiu oni sanktigas templon, malfermas al la publiko gravan aranĝon, malkovras memorigaĵon ks: la inaŭguro de la tomba monumento de D-ro (Z).; ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem (X); inaŭguro de preĝejo, de universitato, de kongreshalo; inaŭguro de statuo, de memorplaco.
    dediĉo.
  • inaŭgura
    Rilata al inaŭguro: inaŭgura parolado; oferoj por inaŭgura dono de la altaro (X).
  • fajrej-inaŭguro
    Festeno, per kiu oni celebras kun amikoj sian enlogiĝon.

    inaŭgurx


    Iel rilatitaj:

    baptx komencx kongresx