turismo

turism/o (2)

  1. Vojaĝado aŭ ekskursado por plezuro aŭ sporto: ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia komerca akiro (Z); la turismo pli kaj pli disvastiĝas en ĉiuj tavoloj de la socio; E. estas la nemalhavebla helpanto de turismo; kultura, seksa turismo.
    kampadismo.
  1. [FINANCO] Tuto de la financaj, kulturaj kaj ekonomiaj demandoj, ligitaj kun la vastiĝo de turismo en difinita lando: vicministro pri turismo.
  • turisma
    Rilata al turismo: turismaj prospektoj, perspektivoj, itineroj; turismaj urboj de Italio; turisma oficejo, klubo.
  • turismi (M)
    Praktiki turismon.
  • ekoturismo
    [EKOLOGIO] Formo de turismo, kiu ne kaŭzas mediproblemojn kaj ne minacas la pluekzistadon de sovaĝaj besto- kaj planto-specioj.
  • cikloturismo
    Turismo, ĉe kiu oni veturas per biciklo.

    turismo


    Iel rilatitaj:

    aŭtobusx aŭtomobilx biciklx kongresx tendx vojaĝx