ceremonio

ceremoni/o (1)

  1. La eksteraj formoj de religia aŭ civila solenaĵo: edziĝa, funebra ceremonio; la ceremonio de kronado; kortega ceremonio postulas maloportunecon (Z); sen ceremonioj k sen funebraj formoj k parado (Z).
    etiketo, liturgio, rito.
  1. Eksteraj formoj, iomete ĝenaj, de ĝentileco en neintimaj rilatoj: ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis (Z); li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino, antaŭ ol suĉi ĝin (Z); la diablo prenu ĉiujn ĉi malbenitajn ceremoniojn! (Z).
  • ceremonia
    1. Konforma al la ceremonio: ceremonia vesto, tono.
    1. Ne intima: ceremonia vizito; pronomo de ĝentileco (pri infano) ŝajnas al ni ridinde ceremonia (Z).
      afekta, formala.
  • ceremoniaro
    La tuto de la ceremoniaj reguloj.
  • ceremoniema
    Amanta la ceremoniojn.
  • ceremoniestro
    Homo, kiu zorgas pri la plenumo de iu ceremonio: raportis la ĉefa ceremoniestro (Z).
  • senceremonia
    Simpla, sen· etiketa, senĝena, familiara: senceremonia vizito; tiuj vortoj estas simple senceremonia mensogado (Z); mi esperas, ke vi ne koleros min pro mia senceremonia peto (Z).
  • teceremonio
    En Japanio, etiketa kunveno, en kiu gastoj k gastiganto komuniiĝas en la sobra estetiko de tepretigado k tetrinkado.
    ceremonio

    ceremonio


    Iel rilatitaj:

    akceptx baptx bar-micvx celebrx edzx etiketx funebrx kongresx religix robx seĝx solenx tex vestx ĉanojx