formala

formal/a (2)

  1. Rilata al la formo, sed ne al la esenco de la afero, laŭforma, priforma: mia demando estas nur formala, sed ne tuŝas la principon; la reformistoj traktadas tiun principon tro formale (Z); la formalaj diskutoj ne interesas min.
  1. Laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa, konforma al konveneco, al dececo: formala kontrakto (B); prezenti formalan raporton (Z); li plenumis ĉiujn formalajn detalojn de la edziĝa ceremonio.
  1. Farita laŭ ceremonia formo: formala vizito; formala akcepto de vizitantoj; poste okazis neformala festo kaj balo. [VIDU] etiketo.
  1. Plenprecize esprimita, en preciza formo, plenforma, nepra: formala ordono, devo volo, rajto; oni deziras formale vian opinion.
  • formalaĵo
    Precize difinita maniero, formo, laŭ kiu oni devas agi por obei la kutimon, regulon, leĝon: mondumaj, juraj formalaĵoj.
  • formalema
    Inklina esti formala 2 kaj 3.
  • formalismo (Z)
    Tro pedanta atento kaj obeo al la formalaĵoj.

    formalx


    Iel rilatitaj:

    kongresx