tirano

tiran/o (1)

  1. [HISTORIO] En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron: Polikrato, tirano de Samoso; Dionizio la tirano.
  1. Regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela: ĉiuj tiranoj, kiuj plorigis la teron, Sanĥeribo, Nerono, ĝingis-Hano, Filipo la dua, Napoleono, paliĝas apud la nuntempaj.
    despoto.
  1. Ordonema kaj senindulga mastro: sklavo kun forta mano estas plej granda tirano (Z); (f) mi kontraŭstaras al la tirano fatalo! (Z). [VIDU] tiranosaŭro.
  • tirana
    Senindulga kaj kruele trudordona: tirana povo, tirane regi; tiranaj ordonaj; (f) tiranaj kutimoj (al kiuj oni ne kuraĝas malobei).
  • tirani
    Konduti kiel tirano: li tiranis la tutan urbon; (f) tirani iun per tedaj vizitoj (Z).
  • tiraneco
    Eco de iu, kiu estas tirana: ĝi estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoraj la edzoj! (Z); (f) la tiraneco de la modo.
  • tiranio
    Regado de tirano: malnovan mondon ni detruos ĝis fundament'de l' tirani' (La Internacio).
  • Tiran/o
    ĉefurbo de Albanio (19°50'E, 41°20'N).

    tirano

    Esprimoj:

    sklavo kun forta mano estas plej granda tiranoZ;

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    tiranosaŭro, tirana, tiraneco, tirani, tiranio

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto:

    reganto
    absoluta potenco
    En antikva Grekujo, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, sed kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron.
    Mal justa kaj kruela regnestro.
    despoto
    Sen indulge kaj kruele ordonema homo.
    despoteco, sklaveco, subpremiteco, jugo

    Rilatitaj vortoj:

    oligarĥio

    Eble rilatitaj: