klavo

*klav/o

  1. Prem- aŭ tuŝ-butono ĝenerale plata kaj pluropa: registra klavo (por ekigi registradon), eliga klavo (por eligi ekz. kasedon el magnetofono).
  1. Unu el la butonoj en klavaro de tajpilo aŭ komputilo: eniga klavo (por signi, ke enigaĵo estas preta); sagoklavo (por movi la tajpomontrilon); majuskla klavo; retropaŝa klavo; forviŝa klavo; senpaŝa, morta klavo (por modifi la sekvontan signon); regoklavo; makroklavo; klavpremo.
    bremso.
  1. ŝaltilo kun la formo de tabuleto: morsa klavo.
    butono.
  1. Plateto, kiun oni premas por produkti sonojn per muzikilo: blankaj, nigraj klavoj de piano; ŝiaj fingroj konfuziĝadis sur la klavoj (Z); ekfrapi unu klavon (Z); (f) ne trafi la ĝustan klavon (maltrafi). [VIDU] klapo.
  • klavi (tr)
    Premi klavo(j)n, ekz. por telefoni.
    diski, tajpi.
  • klavaro
    Aro de klavoj por funkciigi aparaton: klavaro de orgeno, de komputilo; nombra subklavaro.
  • makroklavo
    [KOMPUTIKO] Klavo, al kiu uzanto de komputilo povas atribui sinsekvon de klavopremoj por poste uzi ĝin kiel mallongigon.
  • reĝimklavo
    Klavo 2, kiu ŝanĝas la efikon aŭ signifon de aliaj klavoj: baskula reĝimklavo (kiu post unufoja premo efikas al sekvaj klavopremoj, ĝis oni premas ĝin denove); momenta reĝimklavo (kiu efikas, nur dum ĝi estas premata).
    baskulo.

    klavo

    REVO: [klavo]
    hejmen-klavo.klav'o.klavaro.klavceno.klaviceneto.klaviceno.klavikordo.senpaŝa klavo.
    muziko. tekniko.

    Iel rilatitaj:

    butonx eburx fingrx muzikx teknikx