palpi

*palp/i (tr)

  1. Tuŝi per la mano, por esplori: mi ne estas spirito: palpu min, mi vivas! (Z); palpi al iu la pulson (pf); ni palpas la muron kiel blinduloj (X); (abs) konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si (Z); manojn ili havas, sed ne palpas (X) (ne vivas); palpi en mallumo (Z) (f: hezitante serĉi certecon aŭ serĉi sen difinita celo kaj metodo).
  1. Karesi per la mano: kuraĝu nur ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo! (Z); la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj (X).
  • palpa
    Rilata al palp (ad)o: la pugopalpaj francoj (LK).
  • palpe
    En la maniero de iu, kiu palpas: en la mallumo palpe serĉadi siajn vestojn (Z); (f) en la krepusko de la vivo, kie la homo eraras palpe (B).
  • palp (ad)o
    Ago de tiu, kiu palpas: la palpado estas unu el la ĉefaj esplormetodoj en medicino.
  • palpebla
    1. Povanta esti palpata: la vento estas sentebla, sed ne palpebla; por nia palpebla profito (Z); (f) palpebla (densa) mallumo (X); nepalpebla pulvoro.
    1. Tute evidenta, facile rimarkebla: palpebla pruvo.
  • palpilo
    [ZOOLOGIO] Para palporgano, precipe ĉe anelidoj kaj insektoj, ordinare en formo de mallonga, pli-malpli dika fadeno.
  • palpisto
    Homo, kiu ŝatas palpi 2: ha! kviete! mi ne amas la palpistojn! (Z).
  • pripalpi
    Palpi por kontroli: li pripalpis sian ĉifonaĵan noktan veston, en kiu estis enkudritaj oraj moneroj (Z); la patrino petis la patron, ke, se li ne povas vidi, li pripalpu la malgrandan konkon de la limako (heliko) (Z).
  • fuŝpalpi
    Mallerte, krude palpi: kion volas de mi tiu entrudulo?-Verŝajne iom fuŝpalpi vin (LB).

    palpi

    REVO: [palpi]

    amoro evidenta haŭto senso tuŝi

    Iel rilatitaj:

    amorx evidentx fingrx hautx haŭtx insektx sensx tuŝx ĉirx