tuŝi

*tuŝ/i (tr)

  1. (iu) Almeti iun korpoparton al io aŭ iu: infano, ne tuŝu la spegulon! (Z); Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min! (N); liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason; ne tuŝu la freŝe farbitan pordon; tuŝi per la piedpinto la fundon de la akvo; vi ŝarĝas homojn kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn (N); tuŝu ĝin (la Fundamenton) nur la Mefisto (JB) (
    netuŝebla); (vs) estas bone por viro ne tuŝi virinon (N) (ne koiti); (analoge, uzante aĵon) tuŝi la bovon per pikilo; tuŝu, koĉero! (t.e. la ĉevalon per la vipo); tuŝite, mi konfesas (Z) (de la rapiro).
    palpi.
  1. (iu) Fari tian geston kun ia magia aŭ religia zorgo: se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos saniĝita (N); (negative pro rita malpermeso) eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon (X).
    tabuo.
  1. (io) Esti en kontakto kun: niaj du domoj sin tuŝas; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi (Z); longa kurteno, kiu tuŝis la plankon; la Kristnaska arbo preskaŭ tuŝis la plafonon.
  1. (iu) Ataki, ofendi, malbone trakti: kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu (Z); kiu lin tuŝas, tiu lin sentas (Z) (li rebatas); ke la lup'estu sata, kaj la ŝaf'netuŝata (Z) (pp kontraŭaj deziroj); kiu vin tuŝas, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo (X); ne tuŝu miajn sanktoleitojn, kaj al miaj profetoj ne faru malbonon! (X); (f) preĝo pure neŭtrale homa, por ke ĝi tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu en la mondo (Z); kiamaniere oni povas riĉigadi la lingvon, ne tuŝante ĝian fundamenton (Z); sur la montaj pintoj kuŝas la virga neĝo, ne tuŝita de la varma spiro de l' printempo (B); Kala estis freŝa kaj ne tuŝita de la dento de la tempo (Z).
  1. (iu) Mallonge kaj akcesore pritrakti temon: dum la kunveno oni tuŝis tiun demandon; mi volas hodiaŭ tuŝi la aferon nur per malmultaj vortoj.
  1. (io) Koncerni, rilati, interesi: min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere (Z); kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas! (Z); per kio tio tuŝas min? (Z); kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; leĝo pasintaĵon ne tuŝas (Z) (ne estas retroaktiva); decidoj tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo.
  1. (io) Impresi ies sensojn aŭ sentojn: neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon (Z); ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon! (Z); ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron! (Z); lin tuŝas nek admono nek ordono (Z); tiu respondo malagrable tuŝis lin (B); la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron (Z); ŝi estis tuŝita ĝis larmoj (Z); tuŝita de scivolemo, de admiro, de ektimo.
  • tuŝo
    1. Ago, per kiu oni tuŝas: ĉe la plej malforta tuŝo ĝi tintadis; mi eksentis tuŝon sur mia brako; ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo (Z); ĝis vi, Liza, lasis [...] , ke l' petalojn mole modlu milda tuŝo (W). [VIDU] tuŝlinio, tuŝludo.
    1. [BELARTOJ] Almeto de la peniko sur la tolon: pentri per larĝaj, per delikataj tuŝoj.
    1. [MEDICINO] Almeto de la fingro en organon aŭ kavaĵon por kirurgia aŭ obstetrika esploro.
    1. [SPORTO] En multaj pilkaj sportoj, iro de la pilko trans la taĉojn.
  • tuŝado
    1. [BIOLOGIO] Unu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu ni povas tuŝante la objektojn, taksi diferencojn de ebeneco, glateco, moleco aŭ varmeco. SIN. tuŝsenso.
    1. Maniero, en kiu la farbo estas metata sur la tolo: oni tuj rekonas la tuŝadon de Van Gogh; (f) karakteriza tuŝado de skulptisto, verkisto, poeto.
    1. Maniero, en kiu ludanto tuŝas la klavojn aŭ kordojn de instrumento.
      fingrado.
  • tuŝanta
    Tia, ke ĝi tuŝas la koron, vekas emocion: tuŝanta sceno (B); senkulpa kaj tuŝanta voĉo (Z); tuŝanta pentraĵo de bruna, ŝaŭma biera kruĉo (Z).
  • tuŝebla
    Tia, ke oni povas ĝin tuŝi: la nebulo fariĝis tiel dika, ke ĝi estis preskaŭ tuŝebla.
  • tuŝeti
    Delikate, apenaŭ tuŝi: tuŝeti la vangon de infano (B); la hirundo tuŝetis la surfacon de la rivero; ĉiu mia nervo sentis la tuŝeton de la patruja aero (B).
    karesi, kisi, leki, tanĝi.
  • tuŝiteco
    Eco de iu, tuŝita de emocio: ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l' koro (Z); ŝia tuŝiteco elrompiĝis per laŭta plorado (Z).
  • tuŝotima
    Tiel facile difektebla, ke oni timas ĝin tuŝi: porcelano tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotima (Z).
  • ektuŝi
    Subite aŭ mallongatempe tuŝi:
    1. li ektuŝis min je la ŝultro; la Eternulo etendis sian manon kaj ektuŝis mian buŝon (X); si ektuŝis lin per sia malvarma mano (Z); neniu, kiu ŝin (la edzinon de la proksimulo) ektuŝas, restas sen puno (X);
    1. etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas, Vi vidos, ĉu li ne blasfemos! (X);
    1. la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon inter la korpo kaj la animo (Z).
  • ektuŝo
    Rapida kontakto: ektuŝo de malbona mano (Z); (f) kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali (Z).
  • intertuŝiĝi, kuntuŝiĝi
    Veni en kontakton: (la skvamoj de la krokodilo) unu kuntuŝiĝas kun la alia, tiel ke aero ne povas trairi tra ili (X); la du dratoj kuntuŝiĝis kaj la lampo estingiĝis; mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi, kaj nun redonu la edzinon al la edzo (X).
  • netuŝumino
    1. [KOMUNUZO] Balzamino.
    1. (fm) Prudulino.
  • netuŝebla
    Tia, ke oni ne povas, plej ofte ne rajtas, ĝin tuŝi: la kesto de la Interligo estis netuŝebla; la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla (Z); la netuŝebleco (imuneco) de la Romanaj tribunusoj.
  • netuŝita
    Tia, ke oni ĝin ne tuŝis: mi formanĝetis preskaŭ tutan romanon, sed la bindon mi lasis netuŝita (Z) (diris la muso); mi estas virga kaj netuŝita (
    netuŝumino 2).
  • retuŝi
    Vd retuŝi.
  • faciltuŝe
    Per tre delikata tuŝo: ŝi kisis tre faciltuŝe la delikatajn folietojn (Z).
  • flugtuŝi
    Apenaŭ tuŝeti, kvazaŭ flugante: (f) flugtuŝante min per enigmoplena rigardo.
  • kortuŝi (tr)
    Estigi senton de simpatio 2 aŭ kompato: profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵo (Z); lia suferado ŝin kortuŝis (Z); legu al mi la historion pri [...] Jozefo! ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min (Z); la kortuŝanta sentemeco kaj poezieco de la bildo (Z); tia kortuŝanta peto! (Z); per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin (Z); mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj (Z); venkante sian kortuŝitecon, ŝi turnis sin al Marta (Z); la nekortuŝebla malamiko venkos (B).
    korpremi.
  • kortuŝa
    Tia, ke ĝi povas kortuŝi: la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan (Z); kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristo (Z).
  • tertuŝo
    [ELEKTRO] Hazarda kontaktiĝo de iu punkto de cirkvito al la nula potencialo.
    terkonekto.

    tuŝi


    palpi.blindopalpi.mola, firma.
    korpo. senso.

    Iel rilatitaj:

    agnozix apud balzaminx fingrx interesx korpx kroĉx ludx palpx sensx trafx