propagi

propag/i (tr)

  1. [FIZIKO] Disvastigi (ekz. lumon aŭ sonon) tra medio.
  1. [MEDICINO] Disvastigi per multobliĝo: propagi mikrobojn, epidemion; propagantaj agantoj.
  • propag (ad)o
    Ago de iu, io propaganta: indico, koeficiento de propagado.
  • propagaĵo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo, kiun ĉiu rajtas kopii kaj disdoni, sed kies uzado estas iel limigita, jure aŭ teknike, ĝis uzanto registras sin kaj pagas.
    komercaĵo, publikaĵo.
  • propagero
    1. ĉiu nesekse produktata, malgranda, disvastiĝema parto de organismo, kapabla evolui al kompleta individuo: [BOTANIKO] propageroj de algoj, fungoj, briofitoj.
      bulbilo, bulbero.
  • propagiĝi
    Sin propagi: epidemio, kiu propagiĝas de lando al lando.
  • propagiĝo
    Sin propagado: [GEOLOGIO] propagiĝo de sismaj skuoj tra la terkrusto; [BIOLOGIO] propagiĝo de ĉeloj tra organismo; [TELEKOMUNIKOJ] propagiĝo de elektromagnetaj ondoj tra la etero.
  • propagilo
    [FIZIKO] Grando, kiu priskribas la evoluon de iu partiklo dum certa tempo sen interagoj kun aliaj partikloj.

    propagi


    Iel rilatitaj:

    fingrx