tamburo

tambur/o

  1. [MUZIKO] Instrumento, konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj folioj el ledo, kiujn oni frapas per bastonetoj: ili ĉe bruo de tamburoj kaj trumpetoj atakis unu la alian (Z); malsaĝulo kiel tamburo-kiu pasas, lin batas (Z); Provenca tamburo (mallarĝa, longa tamburo, ludata kun akompano de fluteto fare de la sama muzikisto).
  1. [TEKNIKOJ] Cilindroforma objekto aŭ ujo, turnata per mano, motoro k.a.:

a) servanta por volvi sur ĝi fadenon, kablon ks (rulilo): ĉentamburo, fadentamburo, kablotamburo; tamburo de barometro, de bremso, de min-elevatoro;
b) alicele uzata: lavmaŝina tamburo.
barelo.
  1. [TEKSINDUSTRIO] Parto de teksomaŝino kun provizo de veftobobenoj, aŭtomate ennavedigotaj.
  1. [ARKITEKTURO] ĉiu el la segmentoj cilindraj, formantaj kolonon, i.a. tiu masiva cilindra parto de korintika aŭ kompozita kapitelo.
  • *tamburi (tr)
    1. Ludi tamburon: oni tamburas malproksime; li tamburis la melodion de la kanto de la flagelantoj (Z); (analoge) la vento tamburis sur la krevintaj fenestraj vitroj (Z); nerve tamburi per la fingroj sur la tablo.
    1. Anonci per tamburo: tamburi alarmon; ĉu vi ne aŭdis, kio estis tamburita en la tuta lando? (Z).
  • tamburado
    Ago tamburi: la urbo sciis pri tio kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado (Z).
  • tamburego
    Plej granda tamburo, batata per unu remburkapa frapilo.
  • tamburisto
    Homo, kiu ludas tamburon: la tamburisto fantaziis (improvizis) sur sia granda tamburo (Z).
  • tamburumo
    [ARKITEKTURO] La cilindra bazo de kupolo.
  • brodotamburo
    [TEKSINDUSTRIO] Ilo, konsistanta el du ringoj, kutime lignaj, unu en la alia, per kiuj oni streĉas la ŝtofon, por faciligi la brodadon.
  • ĉeftamburisto
    Suboficiro, ĉefo de la tamburistoj en militista muzikantaro.

    Iel rilatitaj:

    bongx brux cilindrx fingrx