endokrina

endokrin/a

  1. [BIOLOGIO] (pp glando) Sendukta, ellasanta en la internan medion (sangon aŭ limfon) sekreciaĵon (hormonon), kiu specife agas al aliaj organoj aŭ histoj: la precipaj endokrinaj glandoj de la vertebruloj estas: hipofizo, tiroido, paratiroidoj, surrenaj glandoj, pankreato, gonadoj.
  1. [BIOLOGIO] (pp sekrecio) Karakteriza de endokrina glando: endokrina sekrecio de pankreato; en la 19a jc endokrina koncernis ankaŭ la nutrajn sekreciojn (ekz. sekrecion de glukozo fare de hepato) en la sangon.
    ekzokrina.
  • endokrinologo
    Specialisto pri endokrinologio.
  • endokrinologio
    Studo de la endokrinaj glandoj, de iliaj perturboj k de la malsanoj kaŭzataj de tiuj ĉi.

    endokrinx


    Iel rilatitaj:

    en