je

*je

Prepozicio , kies senco estas nedifinita kaj kiun oni ĉiam povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas. Oni trovas ĝin nun preskaŭ nur en jenaj okazoj:
  • 1 ĉe la suplemento de adj. signifanta abundon aŭ senigon, aŭ montranta malfacile difineblan rilaton al la suplemento: riĉa je brutoj (X); kripla, lama je unu membro (X); malsana je la brusto (Z); graveda je filo; libera je tiuj mankoj (Z); kapabla je ĉio (Z); kontenta je sia sorto (Z); bonŝanca je la monludoj.
    pri, de;
    1. ĉe la objekta komplemento de ag- aŭ stat-substantivo, por eviti la konfuzon kun la agantsignifa 'de': havi rajton je ion; aspiro, kalkulo, klopodado, soifado, sufero de iu je io; ĉion ĉi tion elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj (Z); nekredo je Dio (Z);
    1. ĉe adjekto de horo: je la tria matene (Z) (sed: en la mateno, ĉe la sunleviĝo);
    1. ĉe adjekto, esprimanta la tenatan korpoparton: ŝi eltiris je la kornaro nordan cervon (Z); mi prenos vin je la mano (je via...; Kp: per la mano = per mia...); ŝi eksentis, ke oni tenis ŝin je la brako (Z); konduki iun je la nazon; (analoge) ŝi ekfrapis per la fingroj je la fenestro (Z); ŝi ekfrotis la alumetojn je la muro (Z); la ŝiprompiĝulo tenas sin je tabulo (Z);
    1. ĉe mezur-adjekto, kiam la mezursuplemento estas plurvorta: vi estas certe je duono da kapo pli alta ol mi (Z); mi estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi (Z); ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj (Z); ili estas malproksimaj unu de la alia je tritaga vojaĝo; ĝi restis je granda distanco malantaŭen (Z); ĉu la ombro iru antaŭen je dek gradoj? (X); (analoge) je la unua fojo ŝi sentis larmojn (Z);
    1. ĉe diversaj objektoj aŭ adjektoj, malfacile klaseblaj: mi ne kredas je Dio (Z); kredi je la senmorteco de l' animo (Z), je la fantomoj; la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj (Z); malpaciĝinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi (Z); malsaniĝi je lepro; gravediĝi je ĝemeloj; li prenas ĉion je la kalkulo kaj eĉ unu kopekon ne volas pagi (Z); la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida (Z); mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj (X); ties karnon mi disŝiros je pecetoj (Z); junuloj ofte suferas je absoluta manko de singardo (Z).
      al, pri, disde, pro.

    Komuna prepozicio, kies senco estas nedifinita kaj kiun oni povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas. Oni tamen uzu ĝin kiel eble plej malofte.


    Esprimoj:

     mia vivo estas plena je zorgoj
     malsana je la brustoZ
     kapabla je ĉioZ
     mi esperas, ke nia trupo estas sufiĉe libera je tiuj mankojZ
     mi ne estas inda je tiu honoro
     riĉa je brutojZ
     avida je gloro
     graveda je filo.
     li kulpigis sian kamaradon je tiu friponaĵo
     bone estas se vi tenos vin je unu afero
     la ŝiprompiĝulo tenas sin je tabuloZ
     la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj Z
     estas bone konsenti je tiu ĉi provoZ
     ĉu vi ne kompatas je maljuna servisto? mi ne kalkulis je tiu malhelpo
     ili troviĝas senigitaj je ĉio kara al si
     kredi je Dio
     jen je kio mi persistas
     malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝiZ
     koniĝinte je tiu nobla homo, mi tuj amikiĝis je liZ
     la avo mortis je ia nekomprenebla malsano
     la libristo estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libronZ
     malsaniĝi je la lepro
     konsisti je, ludi je, atenti je, kompari je kontentiĝi jeZ, sininteresi jeZ
     partopreni jeZ
     mi ridas je lia naivecoZ
     la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sidaZ.
     havi rajton je ioZ
     la akcepto je la kongresanoj okazis en la universitatejo
     dum atendo je la pramo ili promenis.
     je la tria (horo)
     je l' mateno
     je la lasta fojo
     je kioma horo foriras la vagonaro? la abono finiĝas je la fino de julio
     muro alta je kvin metroj
     vi estas certe je duono da kapo pli alta ol miZ
     mi estas je unu jaro pli juna ol viZ
     la kanalo havas longon je 10 kilometroj
     preni iun per la mano, je la kolo
     je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkonoZ
     ŝi retiriĝis je kelke da paŝojZ
     je kiu prezo vi havas ĉambron? ili ne volis aĉeti je kredito
     la unuaj neĝflokoj dense falas teren je (kun) grandega ĝojo de la junularo
     junuloj ofte suferas je (pro) absoluta manko de singardoZ
     Ezopo vestiĝis je (per) sako
     li disŝiris la vestojn je pecoj (en pecojn)
     li ekdormis je eterneZ.


    Iel rilatitaj:

    en prepozicix