per

*per¹


I- Prepozicio montranta:
  1. instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: bati iun per bastono; ne per la pano sole vivas homo (N); sin nutri per legomoj; plenigi botelon per akvo; aspergi per sango; viŝi la buŝon per tuko; trafi du celojn per unu ŝtono (Z); kovri tablon per tapiŝo; (f) ne ĉiam per ago mezurigas la saĝo (Z);
  1. organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion: ni vidas per la okuloj kaj flaras per la nazo (Z); minaci iun per pugno (Z); li prenos iom de la sango kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato (X); grinci per la dentoj kaj tremi per la tuta korpo; la birdoj batas la aeron per siaj flugiloj; stari per unu piedo en la tombo (Z); teni iun ĉe la nuko per sia mano.

RIM. 1 Oni ankaŭ uzas 'per', por montri per kiu korpoparto oni tenas ion aŭ iun: teni infanon per la mano (per sia propra mano); subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn (Z); la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano (X); per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon (Z).
je 4, en;
  • 3 personon, per kies interhelpo oni povas plenumi ian agon: sendi leteron per servisto; parencaj per Adamo (Z); la registaro estis oficiale reprezentata per unu ministro; de la infaneco la princo ĉirkaŭis sin per militistoj (B); kontroli ion per si mem; (f) E. memorigas per si la lingvon italan (Z).
    si, RIM. 2.
    RIM. 2 La prep-on 'per' post pasivo oni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon uzitan de iu alia aganto.
    de 4;
    1. rimedon, danke al kiu estas atingita ia rezulto: mi estis kortuŝita per tiu doloro; penetri en domon per forto, perforte; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon de iu (Z); mortigi iun per unu puŝo de ponardo; per helpo de vortaro mi komprenis vian leteron (Z); kvitiĝas servo per reservo (Z); ni povas per kurba voj' al rekta celo veni (Z); li eldevigis la permeson mian per neĉesanta ripetado (Z); li turmentas min per malsato tutajn tagojn (Z); lia filo, kuraĝigita per la morto de nia reĝo (Z); li tiris per ĉiuj fortoj; liaj okuloj pleniĝis per larmoj (B); la pupiloj ne malsekiĝis per larmo (Z); la vangoj kovriĝis per malsaneca flavo (Z); ilia vizaĝo ne kovriĝis per honto (Z); eksvarmos la rivero per ranoj (Z); ĵuru, ke neniam vi parolos eĉ per unu vorto pri tio (Z); ni timis la koleron, per kiu la Eternulo ekkoleris kontraŭ ni (Z).
      pro.

    RIM. 3 En kelkaj okazoj 'per' havas sencon de mezuro: ĉiu malbona sciigo alproksimigas min per unu paŝo al la tombo (Z); oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton (Z); vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo (Z);
    1. manieron, kiel efektiviĝas la ago: la fumo flugis supren per nigra kolono, per blankaj volutoj; ia rubandeto brilis per roza aŭ blua koloro (Z); ili ekmarŝis per grandaj anaroj (Z); mia onklo ne mortis per natura morto (Z); simila al la patro per la karaktero; filo, tute fremda per la koro (Z); verŝi larmojn kvazaŭ per riveroj (Z); ŝi estis bela per beleco de anĝelo (Z); mi dormis per peza dormo (Z); vivi per mizera, kompatinda vivo (Z); ĝin preterŝovi per paŝo majesta (Z); ni ne povas atingi ĉiujn celojn per unu fojo; ekkrii per terura voĉo (Z); marŝi per piedoj nudaj (Z); ili vivas per unu animo en du korpoj; komenci sian paroladon per gratulo; la substantivoj finiĝas per o;
    1. potencon aŭ influon, kiun oni alvokas por persvadi iun: mi vin petegas per ĉielo (Z), per la rajtoj de nia amikeco de lernejo (Z).
  • II- Pref.
    1. signifanta, ke la ago esprimata de la rad. fariĝas rimedo por atingi iun celon: perlabori (akiri per sia laboro); perludi (gajni per ludo); perflati (atingi, flatante); oficiala pervoĉdona decido (Z);
    1. montranta la unuon distribue koncernatan: persekunda rapideco; perhora salajro.
  • III- Memstara morfemo samsignifa:
  • *pera
    Ne efikanta per si mem; ne rekte trafanta; bezonanta interan rimedon por atingi celon: pera agento.
  • pere de
    Danke al la helpo de iu, al la interveno de iu: interparoli pere de interpretisto; deĉifri egiptan surskribon pere de greka traduko.
  • *peri
    1. (ntr) Interhelpi por efektivigi ion: li peris por akordigi ilin.
    1. (tr) Havigi ion al iu per sia interveno kaj klopodo: peri al iu oficon (Z), informon; ni, peras ĉiujn librojn kontraŭ antaŭpago.
    1. (tr) Havigi, ebligi ion al iu per sia efiko: teatraj prezentadoj peras plej agrablan distriĝon; ofta voĉa legado estas bona rimedo por peri al la lernanto riĉan provizon da vortoj.
  • perado
    Faro de peranto: pacperado (paciga interveno).
  • peranto
    1. Homo, kiu peras inter du personoj, inter kliento kaj kompanio aŭ inter la administrantaro de asocio kaj la membroj aŭ pli larĝa publiko, helpante en traktado de aferoj, transdono de varoj aŭ farado de servoj: asekura peranto; la perantoj de SAT en diversaj landoj.
      agento, delegito, komisaro, komisiito.
    1. [BIOLOGIO] Malgranda molekulo, kiu kombiniĝas kun specifa ricevanto kaj modifas ties strukturon kaj konsekvence ties aktivecon: kontraste kun mesaĝanto peranto portas simplan signalon de ĉelo al ĉelo (aŭ de histo al histo) kaj estigas simplan respondon; acetilkolino estas nerva peranto.
      mesaĝanto.
  • peristo
    1. Profesia peranto: vetperisto, negocperisto.
    1. Parigisto 2.
  • senpera
    Aganta per si mem, sen perado de aliaj: senpera kaŭzo.
  • senpere
    1. Memtuŝante: senpere apud la lito (Z), ĉe la maro (Z).
    1. Rekte, mem: senpere averti la estron.
  • laborperejo
    Oficejo, kie oni proponas laboron al senlaboruloj.

    PMEG: [per]


    pro.

    Iel rilatitaj:

    al aĉetx en pro