citozo

citoz/o

[ BIOLOGIO] (pp ĉelo) Formiĝo k moviĝo de veziketoj, kiuj rolas en la interŝanĝoj inter ĉelo k ties ekstera medio.
  • elcitozo, ekzocitozo
    Alekstera moviĝo de veziketo, kiu kuniĝas kun la ĉela membrano, eligante sian enhavon eksteren: multaj sekrecioj eliras de ĉelo per ekzocitozo.
  • encitozo, endocitozo
    Alinterna moviĝo (kalikiĝo) de parto de la ĉela membrano, kies rezulto estas enĉela veziko entenanta ion solidan aŭ likvan de la ekstero: fagocitado estas endocitozo, per kiu solidaj nutraĵoj penetras en la ĉelon.
    citozx

    citozx


    Iel rilatitaj:

    BIOLOGIO en vezikx ĉelx