vakcino

vakcin/o (8)

[MEDICINO] Substanco, injektebla aŭ trinkebla, estiganta ĉe la organismo imunecon kontraŭ iu mikroba aŭ parazita malsano: vakcino esence prezentas aŭ mortigitajn mikrobojn aŭ senfortigitan mikroban toksinon.
serumo.
  • bovina aŭ Jenera vakcino
    Antivariola likvo el la pustuloj de mamoj de bovinoj, trafitaj de pokso.
  • vakcina
    Rilata al vakcino: vakcina kampanjo.
  • vakcini (tr)
    Injekti vakcinon aŭ doni ĝin tra la buŝo.
  • vakcinado
    Ago de iu, kiu vakcinas: Jenera vakcinado (de brako al brako); Pasteŭra vakcinado (per senfortigitaj kultivaĵoj ekz. antiantraksa vakcinado).
  • vakcinilo
    Pinta ilo, uzata por vakcinado.
  • revakcini
    Duafoje vakcini, post difinita tempo, por pludaŭrigi kaj plifortigi la imunecon.
  • enterovakcino
    Vakcino, perbuŝe glutata kaj sorbata de la intesto.
  • serovakcinado
    Sammomenta injekto de tuj sed nedaŭre efika antigeno kaj de daŭre sed ne tuj efika vakcino.

    vakcino


    Iel rilatitaj:

    bovx en