ĉe

*ĉe


I- Prepozicio esprimanta la ĝeneralan ideon de senpera tuŝeco, k pli precize montranta:
  • A. en la spaco:
    1. objekton tute proksiman: sidi ĉe tablo (Z), ĉe la fortepiano (Z), ĉe la fenestro (Z); ĉe la muro staris malgranda ŝranko (Z); antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo; stari ĉe ies flanko; flanko ĉe flanko (Z); du mastrinoj ĉe unu kameno (Z); flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego (X); kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas (Z); ĝiaj ŝtupoj devas esti la orienta flanko (X); loĝi ĉe (en) la strato N (Z); ĉe la angulo de la strato ŝi haltis (Z); ĉe la malsupro de la monto (B); tute ĉe la rando de la arbaro troviĝis grenkampo (Z); Bulonjo ĉe l' maro (Z);
    1. la parton de objekto aŭ estaĵo rilate al aliaj partoj: faru unu kerubon ĉe unu flanko de la kesto (X); du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo (X); la listelo ĉe ĝia rando havu la larĝon de [...] (X); metu la du ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo (X); pordo ĉe la komenco de la vojo (X); ankaŭ ĉe la interna korto estis pordego (X); esti maldika ĉe la koksoj (Z); la flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj (Z).
    1. ies tenatan korpoparton: konduki iun ĉe la nazo (Z); kapti iun ĉe la brako (Z); tiri ĉe la haroj; okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita (Z).
      je.

    RIM. La tenantan korpoparton esprimas 'per': sin kroĉi per la pugnoj ĉe la haroj de ĉevalo;
    1. la objekton de tuja okupo: tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino (X); restu tajloro ĉe via laboro (Z); la maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo (Z); sidi en la juĝejo ĉe la enuigaj aferoj (Z); dume sidu iom ĉe mia malsana infano (Z) (zorgante pri si.
      apud).
      super.
  • B. en la kampo de la homa aktiveco, rilatojn signifantajn:
    1. 'en, sur la korpo de': se ĉe viro estas infektaĵo (X); se ĉe iu elfalis la haroj (X); liaj femuroj estas malpli fortaj, ol ĉe lamulo (Z); (f) ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo (Z);
    1. 'en la koro, la menso, la opinio de': baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon (Z); kredo, kiu estas ĉe ĉiuj egala (Z); li ne povas teni ĉe si sekreton (Z); insisti ĉe iu, por ricevi favoron; havi ĉe iu krediton k meriton (Z); tiu ĉi teorio certe elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj (Z); eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino (Z); ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita (Z); la ĉasteco ĉe la virinoj en la familio estas ne malpli hereda, ol la kuraĝeco ĉe la viroj (Z); esti en favoro ĉe la princo (B);
    1. 'en la familieco, la akompanado, la disĉipleco de': mi estas vinverŝisto ĉe la reĝo (X); labori ĉe profesoro (X); la lasta instruantino de mia filino instruis tre bone, k Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn (Z); la azeninoj, kiuj perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj (X); ĉe la vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj (Z);
    1. 'en la domo de': mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte, sed mia loĝejo estas apud la lia (Z); riĉa vidvino retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi (Z); ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile (Z); hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la urbestro (Z); Jadvinjo tie ĉi sentis sin ĉe si (Z) (hejme); li estis ĉe si en la domo (Z); li iris ĉe la dentiston; venu ĉe mian malsanan patrinon;
    1. 'en la lando de': ĉe ni ne vivas venenaj bestoj (Z); estas ĉe vi (Judoj) kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko (N); ĉe ni antikva moro donis [...] (Z); en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni (Z);
    1. 'en la verko(j) de': oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj [...] (Z); tia eraro estas tre ofte renkontata ĉe komencantoj (Z);
    1. 'en la kadro, en la servoj de (organizo, institucio, firmo ks)': havi oficon ĉe la kortego (Z); profesoro ĉe la universitato (Z); labori ĉe gazeto; tiu libro aperis ĉe Hachette; mia konto ĉe vi (Z).
  • C. en la tempo, koincidon iuter ago k okaza cirkonstanco: li malaperis ĉe la koka krio (Z); mi estas freneza nur ĉe vento nordokcidenta (Z); ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis tute kovrita de prujno (Z); ĉe tiu okazintaĵo en la salono eniris la reĝino (Z); ĉe la subiro de la suno (Z); 'kia hajlo!' diris la reĝidino ĉe ĉiu frapo (Z); ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros floro (Z); ĉe la sepa fojo [...] la muro falis malsupren (X); ni malfacile iradis, haltante ĉe ĉiuj kelke da paŝoj (B).
  • D: en la kondiĉaro, striktan ligitecon inter ago k okaza cirkonstanco, kun nuanco de:
    1. kaŭzo: ĉe tablo malplena babilo ne fluas (Z); li ne kuraĝis paroli la alesto de la mastro (Z); li ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo (Z); mi ridos ĉe via malfeliĉo (X); ŝi rakontis [...] k ĉe tio ŝi ne povis deteni sin de larmoj (Z); mi tremas ĉe la penso, ke [...] (Z);
    1. statmaniero: labori ĉe arta lumo (Z); dormi ĉe malfermitaj fenestroj (Z); ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion 'ol' (Z); ĉe tiu ĉi malsano estas tre malmulte da danĝero;
    1. eventualo: ĉe difektiĝo de la aparato la asekura kompanio pagas la riparon; ĉe la du supozoj, vi estas malprava; ĉe ekzistado de lingvo internacia, ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan (Z); ĉe la leĝo de internacieco granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas (Z); apenaŭ centon povus vi kalkuli ĉe nerapida kalkulado (Z);
    1. koncedo: eĉ ĉe la plej bona volo mi ne povas alkutimiĝi al tia ideo (Z); ĉe tro ĝentila ekstero mankas ofte sincero (Z); ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo (Z); okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, k ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco (X); ni trenas veturilon kiel bovoj, k ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco (Z).
  • II- Prefikso kun la senco A: ĉeesti (esti en difinita loko aŭ tie, kie okazas iu evento); havi ion ĉemane (tute pretan sub la mano); ĉebrusto (Z).
    ĉe

    ĉe

    PMEG: [ĉe]

    ĉeestantaroĉeestiĉeestoĉemaneĉemaraĉeortaĉeorta lateroĉetableapudĉe rando deĉe flanko deĉe la bordo deĉe la limo deen la akompanado deen la disĉipleco deen la domo deen la familiecoen la lando deen proksimeco deen la verko desur la korpo deprepozicioproksimastatmanierotenituŝi

    apud. kontraŭ.

    Iel rilatitaj:

    akompanx apud asistx en forestx kontraŭ prepozicix