kojlo

kojl/o

[ANATOMIO] (colon) La parto de la dika intesto ekde la cekumo ĝis la rektumo: la kojlo konsistas el 4 partoj nomataj ascenda, transversa, descenda kaj sigmoida kojloj. [VIDU] kojlobacilo.
  • kojlito
    [MEDICINO] Inflamo de la kojlo.
  • kojlektomio
    Parta aŭ tuta fortranĉo de la kojlo.
  • kojlostomio
    Kreado de artefarita anuso, per alkudro de la kojlo (pli ofte la descenda) al la korpekstero.
  • enterokojlito
    [MEDICINO] Inflamo de la mukozoj kaj de la maldika intesto kaj de la kojlo.

    kojlo


    Iel rilatitaj:

    bakterix en korpx