peptido

peptid/o

[KEMIO] Malgranda kombinaĵo el aminacidaj radikoj ligitaj per amidaj ligoj: dipeptido, tetrapeptido, oligopeptido, polipeptido k.c.
proteino.
  • peptida ligo
    La amida ligo, -CONH-, en peptidoj kaj proteinoj.
  • peptidazo
    Enzimo, katalizanta la hidrolizon de peptidoj.
  • enteropeptidazo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Enzimo, sekreciata de la intesta mukozo kaj aktiviganta tripsinogenon al tripsino.
  • homopeptido
    Peptido, ĝenerale artefarita, konsistanta el nur unu speco de aminacido: polilizino estas homopolipeptido.

    peptidx


    Iel rilatitaj:

    albumozx amidx angiotensinx en