nukleo

nukle/o

  1. [BIOLOGIO] Kerno de ĉiu eŭkariota ĉelo: nukleo konsistas el membrano kaj nukleoplasmo, kiu enhavas la kromosomojn kaj la nukleolon. SIN. ĉelnukleo. [VIDU] nukleobazo, nukleodividiĝo, nukleoparo, nukleoplasmo.
  1. [ANATOMIO] (nucleus) Eta amaso de griza substanco en nervaj centroj, esence entenanta la ĉelajn korpojn de multaj neŭronoj; ruĝaj nukleoj de la mezencefalo; olivaj nukleoj de la bulbo; dentitaj nukleoj de la cerebelo; nukleo de facia nervo.
  1. [FIZIKO] Kerno de atomo. SIN. atomkerno.
  1. [PRAHISTORIO] Prilaborita ŝtonbloko, el kiu splitoj kaj lamenoj estis eltranĉitaj per perkutado aŭ per premado por fabriki ilojn.
  • spegula nukleo
    [FIZIKO] (pp nukleo komparita kun alia nukleo) Havanta tiom da neŭtronoj, kiom la alia nukleo havas protonojn, kaj tiom da protonoj, kiom la alia nukleo havas neŭtronojn.
  • nuklea
    1. [BIOLOGIO] Havanta nukleon: preskaŭ ĉiuj ĉeloj de vegetaĵoj kaj animaloj estas nukleaj, sed eritrocitoj de mamuloj estas sennukleaj; ununukleaj limfocitoj, plurnukleaj granulocitoj (kun profunde entranĉa nukleo).
    1. [FIZIKO] Koncernanta la atomkernon: la nuklea energio (estiganta per fisio aŭ per fuzio); nuklea fiziko; nuklea reakcio; la subnuklea fiziko (studanta la strukturon de la kerno).
    1. [BIOLOGIO] Koncernanta nukleon: nuklea membrano (SIN. nukleomembrano); nukleaj acidoj estas makromolekuloj, kiuj portas la genojn.
  • nukle (at)a acido, nukle (o)acido
    Makromolekulo de ĉiu ĉelo (precipe de ties nukleo) kaj viruso, kiu konsistas el nukleotidoj kaj kiu portas la heredan mesaĝon (sub formo de genoj) k/aŭ rolas en la sintezo de la proteinoj.
    ribo/, ribonuklea acido, deoksiribonuklea acido, nukleobazo, nukleozido (Vd ozo), nukleoproteino, nukleotido.
  • nukleuloj
    [BIOLOGIO] Eŭkariotoj.
  • nukleazo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Enzimo, kiu hidrolizas nuklean acidon: DNA-azoj, RNA-azoj.
  • nukle (o)gamio
    [BIOLOGIO] Kuniĝo de du nukleoj dum seksa procezo.
  • nukleoliza
    [BIOLOGIO] [FARMACIO] (pp substanco) Detruanta la nukleon de iuj ĉeloj, ekz. kanceraj.
  • nukleosomo = kromatinero.
  • deoksiribonuklea acido
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Nuklea acido, konsistanta el deoksiribozo, fosfata acido kaj nukleobazoj; la hereda (genportanta) materio de la vivuloj; mll: DNA.
  • ekzonukleazo
    [BIOLOGIO] Enzimo, kiu tranĉas la fosfatesteran ligon inter la finaj nukleotidoj de plurnukleotida kateno.
  • endonukleazo
    [BIOLOGIO] Enzimo, kiu tranĉas la fosfatesteran ligon inter nefinaj nukleotidoj de plurnukleotida kateno.
  • termonuklea
    [FIZIKO] Rilata al la fuzio de du atomkernoj: termonuklea bombo (aŭ hidrogena bombo).
  • ribonukle (at)a acido
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Nuklea acido, konsistanta el molekuloj de ribozo, ligitaj al nuklebazoj (adenino, citozino, guanino aŭ uracilo) kaj ligitaj inter si per fosfata acido; mll: RNA: en la ĉeloj estas tri ĉefaj grupoj de RNA: mesaĝa (mesaĝoportanta) RNA (mll: mRNA), transdona (aŭ, ark.: solvebla) RNA (mll: tRNA), ribosoma RNA (mll: rRNA); la ribonukleaj acidoj grave rolas en la sintezo de la proteinoj.
  • sennukleuloj
    [BIOLOGIO] Prokariotoj.
  • ĉelnukleo
    Nukleo 1.

    nukleo


    Iel rilatitaj:

    adeninx amitozx aneŭploidx atomx cenocitx citozinx en korpx