soldato

*soldat/o

  1. [ARMEOJ] Ordinara ano de armeo: unu soldato militon ne faras (Z); la soldatoj ne konis kompaton (Z); la Nekonata Soldato (simbolo de la soldatoj, pereintaj dum milito); li estas malnova soldato (hardita); (f) ludi soldatojn (pp infanoj); stanaj soldatoj (Z) (ludiloj).

RIM. Oni iufoje uzas tiun vorton kontraste, aŭ kun ranguloj: oficiroj kaj soldatoj!, aŭ kun militŝipanoj: soldatoj kaj maristoj.
batalanto, militisto.
  1. [ZOOLOGIO] (pp formikoj aŭ termitoj) Senseksa plenkreska individuo kun granda kapo kaj fortaj mandibloj, specialiĝinta en la gardado de sia socio.
  • soldata
    1. Rilata al soldato: soldata vesto, servado, trinkejo.
    1. Havanta aspekton de soldato: soldata mieno, krudeco.
  • soldati (ntr)
    Esti soldato.
  • soldataĉo
    Kruda, kruela soldato.
  • soldataro
    1. Tuto de la soldatoj en iu loko, iu regno ks.
    1. Grupo da soldatoj kun aparta karaktero: sovaĝa, sendisciplina soldataro.
      bando, hordo, trupoj.
  • soldatejo
    Loĝejo de soldatoj.
    kazerno.
  • soldatiĝi
    Iĝi soldato.
  • ekssoldato
    Homo, servinta kiel soldato.
    veterano.
  • akvosoldato
    Stratioto.
  • dungosoldato
    Soldulo.
  • fajrosoldato
    Ano de fajrobrigado.
  • marsoldato
    Soldato, ŝipe transportita, por batali en malproksima lando.
  • piedsoldato
    Infanteriano.
  • servosoldato
    Soldato, servanta kiel lakeo ĉe oficiro.


    Bona generalo ŝparas siajn soldatojn. La korespondo kun soldatoj estas senafranka. La pafado falĉis tutajn vicojn el la soldatoj. Ludi soldatojn. Miloj da soldatoj estis sternitaj de la bombardo.
    ambulanco, flegisto, sanetaristo. armeo : (ĝenerale: ŝtata) aro da soldatoj kaj soldatestroj, kun pafiloj kaj aliaj bataliloj. ataki. barpafado. bivako, kampadejo, tedumejo. ĉefkaporalo. defendi. degrado. disciplino. dizertinto. Ekzerci soldatojn. enregimenti. etapo. forpermeso. fuĝi, rereto. furiero. fuziliero, fusilisto. gamelo. gardosoldato. Gardostara budo de soldato. garnizono. grenado. gvardiano. infanteriano, piedsoldato. instrukcio. kantino. kaporalo. kartoĉo. kartoĉujo. kavaleriano. kazerno. kontingento. kriplaĵo. legiano. leterportisto. liberigito, eksigito. malobeo. manovro. marborda gardisto. marodi. marŝi. matrosoj. militisto. militkortumo. mobilizi. mortverdikto, mortpuno, ekzekuti, mortigi. municio. novulo, novbakito, novsoldato, rekruto. oficiro. operaco. ordono. ordonportisto. pafi. paniko. parado, revuo. patrolo. perfido. pikedo. pioniro : iu, kiu preparas neniam kulturitan teron; soldato, kiu preparas la vojon por armeo: konstruas pontojn.; iu, kiu laboras por nova ideo. pontisto. porcio. porciumi. posteno : loko, kie soldato estas starigita; ofico donita al iu; laborfunkcio. pozicio. pretorano. provianti. pundomo. rekruto. rekvizicio. reservano, reservulo. rezistanto. ribelulo. sentinelo. serĝento. servirifuzanto. Servosoldato. servuto. soldatbotelo, kukurbobolo. soldato : armeano; organizita batalisto. soldo. spahio. stafeto. Stanaj soldatoj. sturmo. suboficiro. subplotono. Surŝultrigi la fusilon (soldatoj). Teni la manon laŭlonge de la kruroj (soldato). teorio. terarmeo. tirajloro. transfuĝinto. trejni. trupo : ĉiuj artistoj de teatro kune; soldataro (nedifinita parto de armeo). uniformo. varbi : instigi iun, fariĝi soldato; instigi iun, fariĝi membro aŭ ano de grupo, partio. veterano. volontulo.
    armeo. kuraĝa. militi. pafi. rango. stari.

    Iel rilatitaj:

    apelx armex armx atakx batalx bivakx gardx kuraĝx ludx militaferx militx operacix pafx rangx starx trupx ĝendarmx