lukti
lukt/i (ntr) (2)
- Batali per la sola korpa forto, sen armiloj: lia femuro elartikiĝis, dum li luktis kun tiu (X); en malfacila batalo ili luktis unu kun la alia (Z); lukti laŭ la reguloj.
barakti.
- (f) Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton: li dum sia vivo iradis luktante kaj strebante (Z); mi luktis kaj strebis por la infano (Z); vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! (Z); per dia lukto mi luktis kun mia fratino kaj mi venkis (X) (naskante idon).
lukto - Senarmila korpa batalo: la lukto de Jakobo kun la anĝelo.
- Sporta konkuro, en kiu ĉiu provas renversi teren la alian, observante difinitajn regulojn.
bokso, pankraco, ĵudo.
- (f) Strebo al io: senespera lukto kontraŭ la morto.
luktejo
Speciale aranĝita loko por lukto sporta. luktisto
Tiu, kies metio estas lukti en cirko, foiroj ks.
Esprimoj:
lia femuro elartikiĝis, dum li luktis kun tiuX
En malfacila batalo ili luktis unu kun la aliaZlukti laŭ la reguloj.
Kelkaj kunmetaĵoj:
luktejo, luktisto, lukto
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
Korpe batali kontraŭ iu
barakti
peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton
Rilatitaj vortoj:
sporto
Bildvortaro
117-06 -12 : lukto; enringa lukto
117-06 -09 : klasikstila lukto; grek- romana ringlukto
117-06 : stara lukto
117-07 : luktisto
117-08 : planka lukto (ĉi tie: preparo por forŝiro)
117-09 : ponto; defenda pozicio
117-10 -12 : liberstila lukto
117-10 : flanka brakŝloso kun gambofikso
117-11 : duobla gamboŝloso
117-12 : luktotapiŝo
Iel rilatitaj:
baraktx
batalx
klopodx
penx
sportx
venkx