barakti

  1. Forte sin skui, vivege movadi la membrojn: barakti kiel fiŝo ekster la akvo (Z), kiel malseka hundo (Z); la malgranda infano laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero (Z); la kaptito furioze baraktis (B) (por sin liberigi); knaboj baraktantaj en ŝlima akvo.
    tordiĝi.
  1. Forte penadi kontraŭ obstakloj: barakti kontraŭ la malfavoraj cirkonstancoj, la ŝuldoj; barakti kontraŭ la morto; kapoperde barakti; (f) li baraktas en kontraŭdiroj; la internacia vivo baraktadas por sin organi (Z).
    lukti.
  1. (io) Penadi, por trovi esprimiĝon, realiĝon: multaj projektoj baraktis en lia kapo (Z); nun en sia kapo baraktis nova demando (Z).

barakti

barakti

Esprimoj:

barakti kiel fiŝo ekster la akvo
barakti kiel malseka hundoZ
barakti kontraŭ la malfavoraj cirkonstancoj, la ŝuldoj
barakti kontraŭ la morto
barakti kontraŭ malfacilaĵoj, kontraŭ la cirkonstancoj
kapoperde barakti
knaboj baraktantaj en ŝlima akvo
la internacia vivo baraktadas por sin organizi
la kaptito furioze baraktisB (por sin liberigi)
la malgranda infano laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la teroZ
li baraktas en kontraŭdiroj
multaj projektoj baraktis en lia kapoZ
nun en ŝia kapo baraktis nova demandoZ.

Kelkaj kunmetaĵoj:


Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

batali
forte penadi kontraŭ obstakloj
forte skui
kontraŭstari
lukti por sin liberigi
mal cedi
movi la membrojn
penadi, por trovi esprimiĝon, realiĝon
rezisti
svingi
tordiĝi

Rilatitaj vortoj:


Iel rilatitaj:

batalx cedx fiŝx luktx movx penx rezistx skux svingx tordx