(tr) 

  1. [armeoj] Alvoki al batalpreteco: mi tuj alarmos la divizion; alarmi la trupojn kontraŭ aeratako.
  1. Averti pri danĝero per sona signalo, krioj ktp: taĉmento da flamaj rajdantoj krias: frakasu! frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita (Z); (analoge) oni pendigis la flagon de alarmo (Z) (pri danĝero de drono).
  1. (f) Maltrankviligi pri minacanta danĝero, obstaklo: alarmanta novaĵo; esti alarmita de kalumnia kampanjo.

  • alarmilo
    Aparato por alarmi: ŝnura, vapora, aŭtomata alarmilo.
  • alarmo
    1. [armeoj] Signalo, alvokanta al batalo: kial vi trumpetas alarmon? (B); ni kuru, ĉu vi ne aŭdas la alarmon? (B).
    1. [armeoj] Averta sono, informanta pri minaca danĝero: krii alarmon (Z); sonorigi alarmon (Z); trajna alarmosignalo.
    1. [armeoj] (f) Ekscita atendo de danĝero, malfeliĉo ks kun deziro ŝirmiĝi: la anonco ĵetis la urbon en alarmon.
  • alarma
    1. Signifanta alarmon: trumpetoj ludis alarman alvokon (B); brulalarma sonorilo (Z).
    1. Maltrankviliga, danĝeroplena: la alarma stato de la lando.
  • alarmejo
    Loko, kie la trupoj kolektikiĝas ĉe alarmo.

  • Iel rilatitaj:

    avertx aŭdx batalx belfridx blinkx brux danĝerx horloĝx minacx signalx timx trumpetx vagonx vokx ŝirmx