pugno

*pugn/o


Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj: per kunpremita pugno li batadis la muron (Z); ludi kun iu ludon de pugnoj (Z) (interbatiĝi); (f) tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo (Z) (regis nur perforto).
  • pugni (tr)
    Bati per la pugno; pugnu lin rekte en la kolon! (Z).
    boksi.
  • pugna
    Rilata al pugno: pugna interdraŝo (K).
  • pugnigi
    Fermi al pugno: pugnigi la manon.

    pugno


    Iel rilatitaj:

    batalx boksx korpx manx