eleganta

elegant/a (1)

ĝustoplene distinginda: vesto de eleganta fasono (Z); eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj (Z); parolado rapida, vigla k eleganta (Z); eleganta kameneto (Z), lulilo (Z); eleganta (simpla k trafa) demonstracio; elegante vestita sinjorino (Z).
  • eleganteco
    Eco de io, iu eleganta: (la frizoj) donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado (Z); la eleganteco de la aranĝo de la salono (Z).
    lukso, modo, rafini.
  • elegantulo
    Viro eleganta.
    dando.
  • maleleganta
    Distingiĝanta per plena manko de gusto: maleleganta ĉapelo, dikulino.
    plumpa, vulgara.

    eleganta


    Iel rilatitaj:

    admirx brilx dandx tualetx vestx