heroo

*hero/o

  1. [MITOLOGIO] Homo, dotita je superhomaj ecoj, akceptita inter la dioj post sia morto, kaj kultata en difinitaj lokoj: Gilgameŝ, Heraklo, Tezeo estis herooj.
  1. Homo distingiĝinta per eksterordinare grandaj faroj, nekutime nobla koro: kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco! (Z); tie ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo (Z); mi mortu per la morto de herooj! (Z); jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David', heroo de la socialista laboro (Sovetia ordeno); la herooj de la scienco, de la medicino; (ironie) ve al tiuj, kiuj estas herooj por trinki vinon! (X).
  1. ĉefa persono de historio, aventuro, rakonto aŭ teatraĵo: la herooj de 'Iliado'; la heroo de la 'Revizoro' estas nur fripono; laŭ la maniero de herooj de komedio (Z); renkontinte Martan [...] , nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon (Z).
  • heroa
    Rilata al heroo (j): heroa ago (B), faro (Z), batalo; heroa poemo ( [VIDU] epopeo).
  • *heroi
    Konduti kiel heroo.
  • heroaĵo
    Faro de heroo.
  • *heroeco
    Eco de heroo: lia heroeco tre plaĉis al mi (Z); la senglora heroeco de ministo.
  • *heroino
    1. Virino, farinta heroaĵojn.
    1. Virina ĉefpersono en romano ks: la heroinoj de Racino.
  • heroa-komika
    [BELETRO] (pp verko) Tia, ke en ĝi miksiĝas komikaj kaj heroaj epizodoj: la tipo de la heroa-komikaj poemoj estas la 'Rolando Freneza' de Ariosto.

    heroo

    Esprimoj:

    Heraklo estis heroo.
    Superman posedas ĉiujn tipajn ecojn de superheroo
    heroaĵoj ... de la nacia heroo kaj duondio Gilgameŝ
    la heroo de „la Revizoro“ estas nur fripono.
    la ĉefa heroo de la romano ... ankaŭ estas „Arturo“
    lia heroeco tre plaĉis al mi
    ministoj estas ofte nekonataj, humilaj herooj
    ne estas heroo por sia servisto
    orhara heroino de nordaj legendoj
    tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    heroa, heroa-komika, heroaĵo, heroeco, heroi, heroino, superheroo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Duon dio, filo de dio kaj homino aŭ de homo kaj diino
    Homo kun kvazaŭ magiaj forto kaj kapabloj, bildstria figuro vastiĝinta al animacio, kino...
    Homo nobla pro sia rango, kuraĝo aŭ talento
    Mal ordinara, eminenta, admirinda persono
    virto de heroo, precipe granda kuraĝo
    la herooj de la scienco
    heroa konduto
    Ĉef rolulo en historio, aventuro, rakonto aŭ teatraĵo

    Rilatitaj vortoj:

    mitologio, folkloro literaturo, tragedio

    Iel rilatitaj:

    Ajaksx Argonaŭtx Aĥilx Belerofonx admirx aedx aventurx berserkx bravx dix eminentx folklorx historix kinx kuraĝx literaturx magix mitologix noblx ordinarx rakontx rolx talentx teatrx tragedix virtx ĉarlotx